En novembro, nova Monda Virtuala Kongreso de Esperanto
De la 24-a ĝis la 27-a de novembro 2022 okazos la 3-a Virtuala Kongreso de UEA (organizata de Universala Esperanto-Asocio), kune kun RETOSO, la reta evento de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO).
La 3-a VK + Retoso estos la plej granda reta evento de la jaro, kaj vi libere povas ĉeesti sesiojn de ambaŭ eventoj – do eĉ pli granda kaj bunta elekto de programeroj atendas vin. La Virtuala Kongreso (VK) estas senpaga por individuaj membroj (IM) de UEA, kiuj aliĝos al ĝi ĝis la 20-a de novembro 2022. Se vi ankoraŭ ne estas IM de UEA, eblas samtempe aliĝi al UEA kaj al la VK per la aliĝilo en https://vk.esperanto.net.
Retoso estas la reta evento de TEJO organizita de junuloj kaj por junuloj. Ĝi donos al la homoj la eblon amuziĝi, lerni kaj renkontiĝi kun (novaj) amikoj en Esperantujo per la interreto. La evento enhavos la plej malaĉan programon, tre diversan kaj plenan je koncertoj, atelieroj, prelegoj kaj interagaj programeroj. Temos pri vere tutmonda evento, partoprenebla por homoj ie ajn en la mondo. Ĝi havos programerojn en tempoj taŭgaj por homoj en Azio, Ameriko, Afriko, Oceanio kaj Eŭropo.
Pliajn detalojn legu ĉe: https://uea.org/gk/1070.