Federación Española de Esperanto

Hispana Esperanto-Federacio organizas omaĝon al Federico García Lorca

La jaro 2021 estas la 50a datreveno de la traduko al Esperanto de la "Cigana romancaro", la plej konata verko de la granda poeto Federico García Lorca, kaj la 85a datreveno de lia murdo en la komenco de la hispana intercivitana milito. Kun tiu ĉi okazo, Hispana Esperanto-Federacio organizis omaĝon al tiu ĉi universala andaluzo.

Federico García Lorca (1898-1936) estis genia poeto kaj dramaturgo, verva pianisto, pentrartisto kaj prelegisto: kion ajn li tuŝis, tion li transformis en eternan belartaĵon. Aldone li posedis tian magnetan simpation, ke ĉiuj, kiuj lin traktis, tuj kaptiĝis de lia ĉarmo, lia talento kaj lia inspiro. Krom Cigana romancaro li verkis interalie Libro de poemoj (1921), Kanzonoj (1927), Poeto en Novjorko (1935). El lia dramaturgio menciindas La domo de Bernarda Alba, Sanga nupto, Sterila. La tempopaso nur kontribuis tutmondan gigantigon de lia figuro. Ĉefpaĝo de Omaĝe al Lorca

La omaĝo konsistas el duobla eldonado. Unue, ni reeldonis tiun Ciganan romancaron en bita formato. La nova eldono estas elŝutebla tute libere kaj senpage el la Bitoteko en tiu ĉi ligilo, en pluraj bitaj formatoj. Temas pri la dua bitlibro en la kolekto "Hispana literaturo" eldonita de la Federacio, post la antaŭa bitigo de la traduko al Esperanto de Don Quijote, de Miguel de Cervantes. La nova eldono estas tute fidela al la origina traduko, pri kiu respondecis la plej grava tradukisto de hispanlingvaj verkoj al Esperanto, Fernando de Diego. Ĝi enhavas krome novan Antaŭparolon, kun analizo de la traduko, redaktitan de Antonio Valén. Estis produktita ankaŭ memorkarto kun la tekstoj, por tiuj dezirantaj havi ĝin fizike, aŭ kiel memoraĵon aŭ donacon, kiun eblas aĉeti en nia libroservo.

La duan elementon de la omaĝo konsistigas publikigo de antologio de poemoj de García Lorca tradukitaj de la esperantista poeto Miguel Fernández, kun titolo "Omaĝe al Lorca". La libro, 300-paĝa, enhavas ankaŭ serion de eseoj kaj komentaroj pri Lorca kaj lia verko, redaktitaj ankaŭ de Miguel Fernández, speciale pretigitaj por internacia legantaro. La enkonduko de tiu ĉi libro estis verkita de Duncan Charters, fakulo pri hispana kulturo kaj nuna prezidanto de Universala Esperanto-Asocio. La libron eblas akiri kontraŭ prezo de 15 eŭroj.

Ambaŭ verkoj estis prezentitaj dum la 79a Hispana Kongreso de Esperanto, kiu disvolviĝis virtuale la 2an kaj 3an de oktobro. La videon de la prezentado eblas jam spekti en tiu ĉi ligilo. Jam la antaŭan tagon oni organizis ĉeestan prezentadon en la hispana en la sidejo de HEF okaze de la "Nokto de la libroj", organizita de la madrida regiono. Aliaj prezentadoj por hispana kaj por esperantista publikoj estas antaŭvidataj por venontaj monatoj. Ni informos pri la detaloj per niaj komunikiloj kaj sociaj retoj.

Dume, ĝuu la bonan literaturon!