Federación Española de Esperanto

Virtuala Hispana Kongreso de Esperanto

La 79a Hispana Esperanto-Kongreso, organizata de Hispana Esperanto-Federacio, okazos virtuale la 2an kaj 3an de oktobro 2021.

Afiŝo de la 79a hispana kongreso de Esperanto La programo kaj la maniero partopreni troviĝas en jena ligilo. Unu el la ĉefaj eroj estos la omaĝo al Federico García Lorca okaze de la 85a datreveno de lia murdo kaj de la 50a datreveno de la traduko al Esperanto de lia "Cigana romancaro". La omaĝo konsistos en la reeldono en bita formo de tiu eksterordinara verko, tradukita de Fernando de Diego, kaj en la samtempa publikigo paperforme de antologio de liaj poemoj tradukitaj en Esperanton fare de Miguel Fernández, kiuj estos prezentataj la sabaton matene.

Ne mankos aliaj distraj, sciencaj, kulturaj kaj organizaj eroj.

La aliĝo estos senpaga, kaj jam ebla pere de la adreso: https://esperantujo.io/hef/alighilo/.