Nova ret-versio de la Granda Vortaro
La Granda Vortaro Hispana-Esperanto (enhavanta proksimume 50.750 kapvortojn) sendube estas la vivo-verko de Fernando de Diego (1919-2005), ĵurnalisto kaj filologo, tradukisto kaj aŭtoro ankaŭ de eseoj pri la arto traduki kaj la literatura kritiko.
La informadika skipo de Hispana Esperanto-Federacio prilaboris novan ret-version de la vortarego. La malnova versio funkciadis dum multaj jaroj, kaj oni kreis ĝin siatempe nur kiel simplan eksperimenton, sed la tempo-paso montris, ke ĝi estas unu el la plej uzataj ret-servoj de HEF.
En tiu malnova versio abundis teknikaj problemoj, la uzado ne estis aparte komforta kaj mankis kelkaj nuancoj de la originala verko en la datumbazo, neniam aktualigita aŭ korektita. La nova programo disponigas al la uzantoj aron da novaj plibonigoj, kiujn vi espereble taksos valoraj:
- Korektita kaj aktualigita datumbazo kun ĉiuj originalaj trajtoj de la vortaro
- Aŭtomata sugesto de ebloj dum serĉado de vortoj en la hispana
- Prezento de vortoj similaj al tiu serĉata
- Eblo traserĉi ajnan vorton aŭ esprimon (en la du lingvoj) ene de la difinoj
- Virtuala klavaro kun esperantaj supersignitaj literoj kaj specialaj karaktroj de la hispana por faciligi la serĉadon per ĉiuj klavaroj
- Pli bela aspekto kaj pli intua kaj facila interfaco
- Adaptiĝo por telefonoj kaj tabeletoj
Ni ŝatus ricevi viajn opiniojn, tiel ke ni povos iom post iom korekti eventualajn erarojn kaj plibonigi la programon. Vi povas kontakti la skipon ĉe Esta dirección de correo electrónico está protegida contra spambots. Necesita activar JavaScript para visualizarla..
La adreso de la vortaro daŭre restas la sama: https://www.esperanto.es/diccionario.