Federación Española de Esperanto

Centa datreveno de la naskiĝo de Antonio Marco Botella

La 23an de marto 2021 oni kunmemoras la centan datrevenon de la naskiĝo de hispana esperantisto Antonio Marco Botella, forpasinta antaŭ kvar monatoj, 99-jaraĝa. Li estis unu el la plej aktivaj esperantistoj en Hispanio dum pli ol okdek jaroj da esperantisteco.

Antonio estis aktivulo en la loka klubo de Zaragozo, en Hispana Esperanto-Federacio kaj en la laborista movado. Kovrilo de la libro Hispana lirika antologioLi organizis kaj instruis kursojn. Li estis redaktisto de la bulteno de HEF, "Boletín", dum multaj jaroj, kaj verkis por multaj aliaj gazetoj. Antonio estis fekunda verkisto kaj tradukisto, plej konata kiel historiisto de la Esperanto-movado en diversaj lokoj kaj regionoj, kaj ankaŭ pri la tutlanda movado, kiun li kronikis en duvoluma "Analoj de la Esperanto-movado en Hispanio".

Dum la lastaj jaroj de sia vivo li aktivis kiel prezidanto de Fondaĵo Esperanto, de la urbo Zaragozo. Tiu asocio kaj la klubo de la urbo, “Frateco”, omaĝas lin okaze de tiu datreveno per la reta publikigo de lia lasta verko, antologio de hispana poezio de ĉiuj tempoj, “Hispana Lirika Antologio”. Oni povas aliri al ĝi senpage, en formatoj epub kaj pdf, en la Bitoteko de Hispana Esperanto-Federacio, ĉe la adreso: https://bitoteko.esperanto.es/xmlui/handle/11013/6300.