Federación Española de Esperanto

Mortis Eduardo Larrouy, 107-jaraĝa

Ni bedaŭras informi vin ke hodiaŭ, la 27an de aprilo 2020 mortis en Bilbao nia kara amiko Eduardo Larrouy. La pasintan 9-an de marto, li iĝis 107-jara kaj ni havis la okazon gratuli lin pro tiu evento. Li estis la plej veterana esperantisto el la mondo, lerninta la lingvon en la 30-aj jaroj, kaj aktiva ĝis la lasta momento.

Jen resumo de lia biografio, kiun ni publikigis en la lasta numero de "Boletín" okaze de tiu datreveno.

Eduardo naskiĝis la 9an de marto 1913 en Haro (La Rioja), ene de familio, kiu devenis el franca Vaskujo. Tre juna li jam interesiĝis pri Esperanto, tiel ke en la jaro 1932 (19-jara) aliĝis al kurso gvidata de la elstara esperantisto Alberto Díaz Chapartegui (patro de Amador Díaz, kiu estis prezidanto de Brita E-Asocio).

Laŭ rakontis li mem, la komencoj estis jenaj: ene de amika rondeto, kiu kuniĝis la dimanĉojn por ĉeesti dancejon kaj trinki, laŭ la bilbaoa kutimo, kelkajn glasojn da vino, Eduardo ekparolis pri sia deziro, ke konvenus la ekzisto de komuna lingvo inter la homoj; tiam, unu el la amikoj respondis ke tiu lingvo jam ekzistis: Esperanto. Tiu sama amiko ankaŭ informis lin pri la ekzisto de E-grupo en Bilbao. Tien iris Eduardo. “La ejo estis ege malluksa, kun lampglobeto, kiu pendis el la plafono per simpla fadeno”.

Eduardo aliĝis al tiu lernojaro 1932-33 kaj, hazarde, je la fino, estis elektita por legi paĝon de libro (tiama kutimo) kaj ricevis libron subskribita de la instruisto, libro kiu ankoraŭ staras ĉe liaj hejmaj bretoj. La sekvontan lernojaron, li estis jam intruisto kaj en la jaro 1935 eniris la estraron kiel voĉdonanto.

Eduardo Larrouy en hispana kongreso en AlmagroIom poste alvenis la hispana intercivitana milito (1936-1939). Kun ĝi, tre malhelaj jaroj por la E-movado kaj por la tuta hispana popolo. La armeo de Franco eniris Bilbaon en junio 1937; la E-Grupo fermiĝis. Pro timo, la libroj de la biblioteko estis kaŝitaj. Dume, Eduardo partoprenis la militon. Post esti venkitaj en ĝi, Eduardo, kiel aliaj esperantistoj, travivis diversajn malagrablajn spertojn, kiuj sufiĉus por plenigi romanon kaj ankaŭ anekdotojn rilate Esperanton: li estis kaptita en Santander kaj enkarcerigita en la sportejo de “El Sardinero”; tie li havis la okazon instrui Esperanton al aliaj malliberuloj, konkrete, al 8 el ili.

Post Santander, li estis enkarcerigita en la universitato de Deŭsto (Bilbao) kaj kiam okazis la ribelo en la fortikaĵo “San Cristóbal” (apude de Pamplona) oni veturigis lin al koncentrejo de Miranda de Ebro (Burgos), speciale rezervita por la membroj de la “internaciaj brigadoj”; tie, sur koridoro, li aŭskultis paroli Esperanton al du malliberuloj (unu germana, la alia bulgara) kaj alparolis ilin; sed tuj alvenis gardisto, kiu disigis ilin per kriegoj kaj pafilfrapoj; Eduardo ne plu vidis ilin.

De Miranda de Ebro oni veturigis lin al Aranda de Duero (Burgos), Almendralejo, Mérida, Campanario kaj Castuera, kie troviĝis la militfronto. Feliĉe li sukcesis survivi tiujn ege malfacilajn jarojn kaj alveni al  nova epoko, en lia vivo kaj en la vivo de la E-Grupo de Bilbao.

Iom post iom la esperanta movado renaskiĝis en Bilbao; je la komenco, ĉar Esperanto ne estis leĝa ene de la diktaturo de Franco, kelkaj esperantistoj komencas kuniĝi por interparoli dum promenis ĉirkaŭ la “Nova Placo” de Bilbao pogrupe de ne pli ol tri personoj; en 1957 la E-Grupo povas denove, laŭleĝe malfermi siajn pordojn; tiel ke Eduardo laboris en Madrido kaj revenis al Bilbao nur kelkajn semajnfinojn, li ne povis ĉiutage partopreni la grupan vivon, sed li ne perdis la kontakton kun la esperantistoj de Bilbao.

Post emeretiĝo, li povis dediĉi pli da tempo al la Grupo; en la jaro 1979 li estis Prezidanto; sed jam de antaŭe apartenis al diversaj estraroj kaj ankaŭ apartenos poste; ege aktiva li partoprenis en la organizado de la 75-a datreveno de la fondiĝo de la Grupo (1981), kio okazigis kongreseton en Bilbao, kun partopreno de esperantistoj el la tuta Hispanio.

Same, lia laboro estis tre grava por la sukceso de la hispana kongreso de la jaro 1989 kaj de la eŭropa (2004), precipe pro liaj demarŝoj ĉe la aŭtoritatuloj. Dum postaj jaroj li partoprenos preskaŭ ĉiujn kongresojn universalajn kaj hispanajn.

Pace ripozu, Eduardo. Por ĉiam restos en nia memoro viaj optimismo kaj entuziasmo.