Federación Española de Esperanto

Internacia Tago de la Libro, kun Don Quijote en Esperanto

Hodiaŭ la 23an de aprilo, Internacia Tago de la Libro, datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, Hispana Esperanto-Federacio regalas vin per dosiero kun la plena versio en Esperanto de lia majstra verko “La inĝenia hidalgo Don Quijote de La Mancha”. Trovu ĝin anekse (en formato epub) kaj elŝutu ĝin el tiu ĉi ligilo: https://www.esperanto.es/hef/index.php/295-don-quijote-en-esperanto.

Don Quijote en EsperantoĜi estas la perfekta okupo por tiu ĉi tago en tiu ĉi speciala periodo de deviga enhejmiĝo. Kaj ni povas fari tion kolektive: ni proponas al vi ke vi kunhavigu vian sperton kun la esperantistoj en la mondo. Filmu vin legante pecon de Don Quijote, vian preferatan aŭ iun hazardan. Sendu ĝin al la adreso Esta dirección de correo electrónico está protegida contra spambots. Necesita activar JavaScript para visualizarla., kaj ni provos fari filmeton kun selekto de tiu kolektiva legado. Aŭ mem alŝutu vian legadon al la reto aŭ al sociaj retoj, kun la etikedo #DonQuijoteEnEsperanto.

Ni eĥas similan iniciaton de la Instituto Cervantes. Dum la cetero de la semajno, ĝis la dimanĉo 26a, ni akceptos viajn filmojn en tiu adreso aŭ per aliaj kontaktoj de la Federacio. La daŭro povas esti ne pli longa ol unu minuto aŭ unu paragrafo de la verko, kaj, se vi uzas poŝtelefonon, bv. selekti altan kvaliton kaj horizontalan aranĝon.

Restu hejme, restu sana kaj ĝuu la legadon en Esperanto!