Federación Española de Esperanto

Publikigita la nova bulteno de HEF, nun malferme alirebla

Estis eldonita la nova numero, 429 (januaro-marto 2020), de la bulteno de Hispana Esperanto-Federacio, "Boletín". Pro la specialaj cirkonstancoj kiujn trapasas nia lando, la estraro de HEF decidis prokrasti la sendadon de la papera eldono, kaj ni havigis ĝin elektronike al ĉiuj anoj de la asocio uzantaj retpoŝton. Se vi mem estas ano kaj ne ricevis ĝin, bv skribi al la sekretario de la asocio (Esta dirección de correo electrónico está protegida contra spambots. Necesita activar JavaScript para visualizarla.), por kontroli ĉu ni ne disponas je via retadreso aŭ ĉu ĝi estas erara. Se vi (ankoraŭ) ne estas ano, memoru ke eblas membriĝi en la asocio, eĉ en tiuj ĉi malfacilaj tempoj, per tiu ĉi ligilo.Boletin 429

Ĉiuj ekzempleroj de Boletín estas libere alireblaj en nia retejo, ekde la numero 1, en nia Bitoteko. Normale, la lastaj kvar numeroj estas alireblaj nur de niaj anoj, en la interna spaco de la retejo, sed ni decidis publikigi malferme ankaŭ tiujn ĉi. Do, bv klaki la subajn ligilojn, se vi deziras legi ilin:

Tiu ĉi lasta numero enhavas ankaŭ la alvokon al la Ĝenerala Kunveno de la asocio, kaj la oficialajn dokumentojn necesajn por ĝia disvolvo. Notu ke, pro la prokrasto de la antaŭvidita Hispana Kongreso, oni kunvokis la kunvenon en la sidejo, fine de majo, kaj ke oni antaŭvidas kunvokon de eksterordinara kunveno en oktobro, dum la kongreso. Bv kontakti kun la asocio, por esplori kiel aktive partopreni je distanco, se necese.

Memoru ankaŭ ke ĉiu interesito, eĉ ne membro de la asocio, povas aboni nian monatan dulingvan novaĵleteron, la Bitbulteno. Legu la lastajn numerojn en tiu ĉi ligilo, aŭ skribu al Esta dirección de correo electrónico está protegida contra spambots. Necesita activar JavaScript para visualizarla. por estonte ricevi ĝin en via retpoŝto.

Profitu la enhejmiĝon por esplori la Bitotekon, legi niajn revuojn kaj la ceteran materialon. Ĝuu la esperantan kulturon!