Federación Española de Esperanto

Planoj por la Zamenhofa Tago 2019

Kiel ĉiujare, la 15an de decembro oni festos tutmonde la Internacian Tagon de Esperanto, aŭ, pli familiare, la Zamenhof-Tagon. Ĉijare la festo estas iom pli ronda, ĉar oni celebras la 160-an datrevenon de D-ro Zamenhof, el iniciatinto de Esperanto.15 de decembro, Tago de Esperanto

Tradicie, ankaŭ en nia mondoparto oni celebros tiun feston en la diversaj asocioj, kluboj aŭ neformalaj rondoj. Jen kelkaj kunvokoj kiuj atingis nin:

En Madrido, la loka grupo Madrida Esperanto-Liceo anoncis renkontiĝon en kulturejo Centro Sociocultural Mariano Muñoz, en kvartalo Pradolongo-Usera, la sabaton 14an de decembro. La programo enhavos kelkajn prelegojn, prezentaĵojn, ludojn, ktp, ekde la 11a matene ĝis la 6a vespere, kun kuna tagmanĝo surloke.

La 15an de decembro mem la andaluziaj esperantistoj renkontiĝos en Sevilo, por frata manĝado en centra restoracio.

Ankaŭ en restoracio renkontiĝos la esperantistoj en Kantabrio, sed la antaŭan tagon, la 14an. La esperantistoj el Eŭskio, renkontiĝos same tiun saman sabaton, ekde la 19,30 horo, en la sidejo de la grupo en Bilbao, por spekti filmon kaj manĝi kaj trinki en frata etoso.

En Aragono, la esperantistoj en Zaragozo festos eĉ dufoje: la 14an en restoracio je la 14 horo, kaj la 17an en la sidejo, per prelego kaj babilado. En Teruelo, la lokaj esperantistoj rendevuos kaj kunmanĝos la lundon 16an.

En la Valencia Komunumo, la esperantistoj el Valencio celebros la ĝeneralan kunvenon de la grupo en sia sidejo, la matenon de la 14a, kaj poste iros kune tagmanĝi al restoracio. En Guardamar del Segura, la esperantistoj de la provinco Alikanto kuniĝos la 15an de decembro, por promeno en la placeto de Esperanto kaj la eko-literatura bosketo, kaj poste tagmanĝos kune en restoracio.

Ankaŭ en Kanarioj ne mankos celebrado. La esperantistoj de Las Palmas kunvenos la 15an, je la 17a horo, en trinkejo. Ankaŭ estis organizita komuna tagmanĝo en Tenerifo.

Ekstremaduranoj neformale kunsidos en Don Benito sabate la 14an de decembro kiel celebro de Zamenhofa Tago, kune tagmanĝos kaj profitos la okazon por kunbabiladi.

Aparte, tre interesa evento disvolviĝos en nia najbara lando, konkrete en la urbo Oporto: la 15an de decembro 2019, kadre de kurso kiu okazas en la kooperativo UNICEPE, oni celebros la naskiĝtagon de Zamenhof, unue per renkontiĝo ekde la 12a matene kaj kuna tagmanĝo. Poste per spektaklo en kiu la poeto Miguel Fernández kunlaboros kun Ana Ribeiro kaj prezentos version de Mia liriko kaj la muziko. Per tiu spektaklo Miguel prezentos sian poemaron Rev-ene, poem-kolekto kun soci-kritika enhavo, surbaze de deklamoj kaj kantoj, kun la kunlaboro de Ana, kiu dum la pasintjara zamenhofa festo impresis ĉiujn kiuj ĉeestis per sia forta, vigla kaj bela voĉo.

Fine, la amikoj de Kataluna Esperanto-Asocio informis nin pri du eventoj: la 14an en Ĝirono (Girona/Gerona) okazos prezentado kaj montro de libroj en librejo Linguae, kaj poste kunmanĝado. La 15an la Zamenhof-Tagon oni celebros en Sabadell.

Vidu detalojn de pluraj el tiuj celebradoj en la retejo Eventaservo, aŭ skribu al info(ĉe)esperanto.es, por informiĝi pri la kontaktoj en la eventoj por kiuj ni ne inkludis ligilojn.

Feliĉan festadon al ĉiuj!!!