Federación Española de Esperanto

Martin Wiese koncertos en Hispanio

La 24an de junio, dum la Hispana Kongreso de Esperanto, Martin Wiese koncertos en Teruelo, en la t.n. Fonda del Tozal, tipa kaj historia gastejo de la urbo.Martin Wiese dum IJK 2015

Iom antaŭe, la 21an de junio, Martin prezentos iujn kantojn dum la prezentado de la Kongreso en la 'Domo de Aragono' en Madrido.

Por Martin, Esperanto sinonimas al muziko. Li esperantistiĝis meze de la 80-aj jaroj per kanti kun 'Amplifiki', la tiam plej fama esperanta rokbando. En 1986 li estis kunfondinto de la rokbando 'Persone', kiu multe turneis kaj eldonis plurajn albumojn kun originale esperanta muziko. Post malaktiviĝo de Persone, Martin persiste daŭrigas la mision pri altnivelaj kantoj en esperanto. Plej ofte sola kun akustika gitaro, sed foje kun plena rokbando nomata 'Martin kaj la talpoj'. Sub tiu nomo li eldonis ĝis nun du albumojn: 'Pli ol nenio' kaj 'Superbazaro'. Dum la jaroj li verkis multajn dekojn da kantoj en esperanto – rokaj, vervaj, melankoliaj, etosplenaj.