Federación Española de Esperanto

Nova estraro de Hispana Esperanto-Federacio

La 18an de oktobro 2020 Hispana Esperanto-Federacio okazigis Eksterordinaran Ĝeneralan Kunvenon, kies ĉefa tagordero estis la renovigo de la estraro, pro fino de la deĵorperiodo de la antaŭa.

La nova estraro estis elektita unuanime, kaj konsistas el jenaj homoj:

  • Prezidanto: Ángel Arquillos
  • Vicprezidanto: Alberto Granados
  • Sekretario: Manuel Parra
  • Vicsekretario: Isidoro Ortega
  • Kasisto: Jesús M. García Iturrioz
  • Voĉdonantoj: Vicente Manzano, Ana Manero, William Guerrero (junulara sekcio)

Gratulon kaj bonŝancon al la novaj estraranoj.

La adresoj por kontakti la estraron plu restas la samaj: Esta dirección de correo electrónico está protegida contra spambots. Necesita activar JavaScript para visualizarla. por aferoj rilataj al la asocio, kaj Esta dirección de correo electrónico está protegida contra spambots. Necesita activar JavaScript para visualizarla. por ĝeneralaj demandoj pri la lingvo aŭ la asocio.

Pliaj kursoj en la Universitato UNED, ĉijare ankaŭ ĉe nivelo B1

Ĵus malfermiĝis la periodo por enskribiĝo en la kursoj proponitaj de la Centro pri Lingvoinstruado CUID de la Universitato por Neĉeesta Edukado de Hispanio UNED. Unu el la novaĵoj de tiu ĉi akademia kurso 2020-2021 estas la aldono de la nivelo B1 en la instruado de Esperanto. Ĉijare eblas do enskribiĝi denove en la baza kurso (per kiu oni atingas je la fino de la jaro la nivelon A2 laŭ la Eŭropa referenckadro por instruado de lingvoj), kaj ankaŭ unuafoje en la nivelo B1, al kiu povas aliri la homoj trapasintaj la nivelon A2 en antaŭaj okazoj kaj ankaŭ tiuj kiuj jam havas iujn konojn de Esperanto pro antaŭa lernado.Afiŝo de la kursoj de CUID 2020

La kursoj de Esperanto disvolviĝas kun la apogo de Hispana Esperanto-Federacio, pere de kunlabora interkonsento kun la Universitato. Nia asocio zorgas pri la pretigado de kriterioj, ellaborado de materialo kaj selektado de la instruistoj. Pri la organizado zorgas la CUID, en kies retejo oni povas legi la detalojn kaj povas formaligi la enskribiĝon. La periodo finiĝas la 22an de oktobro.

Kiel en pasintaj jaroj, Hispana Esperanto-Federacio proponas stipendiojn al junuloj malpli ol 30-jaraj; ni pagas la suonon de la kotizo, kondiĉe ke oni sukcasas en la ekzamenoj. Por koni kondiĉojn kaj prezenti al peton, oni povas skribi al adreso: Esta dirección de correo electrónico está protegida contra spambots. Necesita activar JavaScript para visualizarla..

Ne hezitu, aliĝu al la kurso por atingi kvalitan lingvoinstruadon. Vi povas kontakti kun nia asocio por koni pliajn detalojn.

Más artículos...