Federación Española de Esperanto

Lerneja Scienca Kalendaro 2023 en Esperanto

La Lerneja Scienca Kalendaro 2023, eldonita de la Supera Konsilio por Scienca Esplorado de Hispanio (CSIC), ĉijare denove havas version en Esperanto, post la sukceso de la pasinta 2022. La kalendaro enhavas kolekton de eventoj aŭ datrevenoj ligitaj al scienco (en ampleksa senco) por ĉiu tago de la jaro, kun speciala atento al la diverseco de la ĉefroluloj.

Vi povas ĝin trovi, elŝuti kaj printi en pluraj versioj el: https://digital.csic.es/handle/10261/285166.

Kiel en pasinta jaro, la kalendaron akompanas Didaktika Gvidilo, por ke instruistoj povu ĝin utiligi en lernejoj, kaj ankaŭ versio en facila lingvo por utiligo fare de pli maljunaj lernantoj aŭ homoj kun malfacilaĵoj por legado. Aspekto de la Scienca Kalendaro 2023

Krom en Esperanto, la kalendaro ekzistas en versioj en la hispana, galega, astura, kataluna, aragona, eŭska, angla, franca, portugala, araba, kaj ĉijare unuafoje ankaŭ en la persa (farsia) lingvoj.

Pri la tradukado zorgis teamo kunordigita de Hispana Esperanto-Federacio. Mencio al Esperanto kaj agnosko al la kunlaboro de HEF aperas en la oficiala prezento fare de la CSIC, kaj en ties gazetara komuniko.

Krome, la kalendaro en Esperanto havas propran tŭiteran konton, kiu ĉiutage publikigas la koncernajn datrevenojn.

Bv disvastigi al viaj konatoj, kaj eventuale utiligu ĝin en la lernejoj, se vi havas tiun ŝancon.

En novembro, nova Monda Virtuala Kongreso de Esperanto

De la 24-a ĝis la 27-a de novembro 2022 okazos la 3-a Virtuala Kongreso de UEA (organizata de Universala Esperanto-Asocio), kune kun RETOSO, la reta evento de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO).

Logo del 3º Congreso Virtual La 3-a VK + Retoso estos la plej granda reta evento de la jaro, kaj vi libere povas ĉeesti sesiojn de ambaŭ eventoj – do eĉ pli granda kaj bunta elekto de programeroj atendas vin. La Virtuala Kongreso (VK) estas senpaga por individuaj membroj (IM) de UEA, kiuj aliĝos al ĝi ĝis la 20-a de novembro 2022. Se vi ankoraŭ ne estas IM de UEA, eblas samtempe aliĝi al UEA kaj al la VK per la aliĝilo en https://vk.esperanto.net.

Retoso estas la reta evento de TEJO organizita de junuloj kaj por junuloj. Ĝi donos al la homoj la eblon amuziĝi, lerni kaj renkontiĝi kun (novaj) amikoj en Esperantujo per la interreto. La evento enhavos la plej malaĉan programon, tre diversan kaj plenan je koncertoj, atelieroj, prelegoj kaj interagaj programeroj. Temos pri vere tutmonda evento, partoprenebla por homoj ie ajn en la mondo. Ĝi havos programerojn en tempoj taŭgaj por homoj en Azio, Ameriko, Afriko, Oceanio kaj Eŭropo.

Pliajn detalojn legu ĉe: https://uea.org/gk/1070.

Más artículos...