La tradukisto, pri la tradukado de Don Quijote
GENEZO KAJ TRADUK-PROBLEMOJ DE LA ESPERANTA DON QUIJOTE
El la libro Serta Gratulatoria in Honorem Juan Régulo. Esperantismo. Vol. II . Universidad de la Laguna. La Laguna, 1987. 790p. ISBN: 84-600-4292-8
Fernando de Diego
La eldono de Don Quijote de la Mancha en Esperanto aperis en 1977, sed, se min ne perfidas mia memoro, ĝia genezo komenciĝis en la somero de 1965, en Tenerifo, okaze de vizito de Prof. Waringhien al Kanariaj Insuloj. Tiam plenumiĝis unu el miaj plej dorlotataj deziroj: persone konatiĝi kun la aŭtoro, kies verkoj, kune kun la verkoj de Zamenhof kaj Kalocsay, formas la nedetrueblan bazon de nia lingvo kaj de nia literaturo. En la numero 12 de Monda Kulturo , somero de 1965, aperis mia artikolo kun Waringhi
en en Tenerifo spegulanta la emocion de izolita esperantisto, kiu renkontiĝas, en la sama tempo, kun du el niaj pintuloj: kun Waringhien, kompreneble, kaj krome kun Prof. Juan Régulo, kies fama kaj epok-fara STAFETO eldonis tiam sian kvindekan libron.
Sed permesu, ke el la nomita artikolo mi transskribu la jenon:
"Sidis kun ni Juan Régulo, tiam la vizaĝo mem de la kontento, trioble feliĉa pro la ĉeesto de la eminenta gasto, pro la kvindeka volumo de Stafeto ... kaj pro sia 51-jara dat-reveno. Nu... trifoje tri glasoj da biero... Ne oftas la tagoj ronde perfektaj".
Tiam mi faris kelkajn demandojn al Prof. Waringhien. Jen ili kun liaj respondoj :
"-Kiujn kvar librojn francajn vi dezirus esperantigi?
- La Mizeruloj de Victor Hugo, La Trofeoj de J. M. Heredia, Legendo de Uylenspiegel de Ch. de Coster, kaj La Vojo el Flandrujo de Claude Simon.
- Kiujn kvar librojn de la internacia literaturo?
-La verkaro poezia de Heine, Don Juan de Byron, Don Kiĥoto de Cervantes, kaj Krimo kaj Puno de Dostoevski.
-Nu, Régulo, ĉu Don Kiĥoto en Esperanto ne estos la cigno-kanto de via beletra kariero?
Juan Régulo ridetas, faras nedifineblan geston per la kapo, murmuras ion pri troa laborado kaj suspiras."
Jen kiamaniere la semo de Don Quijote ŝtele instaliĝis en mia subkonscio. Dum kelkaj jaroj ĝi latentis en mi, kvazaŭ atendante la ekfloradon de ia interna printempo, la pretiĝon de favora grundo tiel en la menso kiel en la koro.
Dum tiuj jaroj mi min dediĉis al intensa provado kaj praktikado super la lingvo, kio materiiĝis per la apero de kelkaj miaj tradukoj el la hispana: La Arbo de la Sciado, Doña Bárbara, Kun Sopira Koro, Cigana Romancaro , ĝis mi komencis senti min pli sekura en la kompleksa, kaj samtempe delikata, manipulo de Esperanto. Tiam la semo de Don Quijote iel direktis sian sekretan mesaĝon al la subkonsciaj kaj konsciaj tavoloj de la psiko, ĝis la urĝo de ĝia pulsado invadis min. Min obsedis la ideo, ke mi devas traduki Don Quijote . Ĉu por provi pli funde la lingvon kaj samtempe min? Mi ne scias... Same kiel vanas esplori per la racio la kaŭzojn de la estiĝo aŭ la vanuo de ama sento, tiel same vanas la pretendo determini per kiaj vojoj kaj stimuloj obsedo rampas en nin kaj trudas siajn postulojn.
Mi memoras, ke, iun tagon, subite, mi komencis serĉi inter miaj libroj ĉion, kion mi havis en Esperanto el Don Quijote : la Prefaco en versio de Julio Mangada, Don Kiĥoto en Barcelono en versio de F. Pujulá i Vallés. La Malprudenta Scivolulo en versio de Luis Hernández. Ŝajnis, kvazaŭ mia obsedo volus pravigi sin: jen, vidu, ĉiuj ĉi provoj estas senescepte fuŝaj, mizeraj, karikatureskaj; vi devas pruvi, ke Esperanto taŭgas por pli ambiciaj flugoj...
Tiel komenciĝis la absorba aventuro, kiu plenigis tri/kvar jarojn de mia vivo. Mi armis min per tradukoj naciaj de Don Quijote , inter ili la angla de J. M. Cohen kaj la franca de Francis de Miomandre; per diversaj eldonoj de Don Quijote en la hispana; per vortaroj hispanaj, francaj, italaj, germanaj; per frazeologiaj vortaroj, per la Plena Ilustrita , per la Plena Gramatiko , per la Parnasa Gvid-libro , per ĉiaj verkoj konsultaj kaj referencaj...
Mi iris en la labirinton de kvar-lingva komparado kun ĉiu linio de Don Quijote , kontrolis la signifon kaj la allaseblan senco-vastigon de ĉiu Esperanta vorto uzata, klopodis ne perdi la fraz-ritmon kaj la tonon de la originalo, skrupule kalkulis la konvenon uzi neologismon kaj ĝian eventualan formon... Temis pri speco de Sizifa laboro: tro multe da klavoj por ilin samtempe frapi per nur dek fingroj. Ofte mi laboris dek tri aŭ dek kvar horojn sinsekve, kun nur paŭzeto por rapide manĝi. Kaj, kiam mi enlitiĝis, ankoraŭ min hantis la problemo de enigma frazo en la originalo, aŭ la maniero traduki ŝajne netradukeblan parol-turnon.
Oni ne bone komprenas verkon, se oni ne bone konas ĝian aŭtoron. Kiu, kia, kio estis vere Miguel de Cervantes? Kion povus elmontri liaj revoj kaj aspiroj, liaj amikoj kaj rivaloj, liaj amoj kaj abomenoj, la peripetioj de lia vivo? Al laboro traduka sumiĝis la legado de dekoj da libroj rilataj al Cervantes kaj ties epoko, kaj dank' al ili mi povis kompreni kaj decifri, interalie, kelkajn trajtojn el la ironio de Cervantes, ironio subtilege morda kaj penetra kiel aroma pocio venena.
Mi sisteme tradukis ĉapitron post ĉapitro sed rezervis la prefacon kiel finan laboron. Kial mi tion faris, mi ne scias. Eble mi timiĝis de ĝiaj multaj versaĵoj kaj preferis meti tempon inter ili kaj mi. Eble mi intuis aŭ suspektis, ke multo kaŝiĝas inter la linioj de la prefaco, kaj ke mi devus antaŭe studi kaj klopodi prilumi ĝiajn kaŝitajn aludojn helpe de literaturaj, sociaj kaj historiaj elementoj.
Jam de la komenco prezentiĝis al mi la problemo pri tio, kiel reprodukti la stilon kaj la lingvaĵon de la originalo. Estu konfidence dirite, ke, kvankam la hispana Don Quijote senĉese eldoniĝas jaron post jaro kaj troviĝas en preskaŭ ĉiuj hispanaj hejmoj, fakte apenaŭ oni ĝin legas, ĉefe pro la abundo de arkaikaj esprimoj, pro la komplikoj kaj implikoj de ĝia sintakso, kaj parte ankaŭ pro la oftaj aludoj al personoj kaj eventoj sendube interesaj en la epoko de Cervantes sed neniodiraj al la nuna leganto.
Mi pensis, ke, se eĉ al hispanoj mem fariĝas netolereble pezaj kaj tedaj la longaj, sinuaj kaj retorditaj alineoj, krome garnitaj per arkaismoj kaj senco-mankaj vortoj, tiom pli nelegeblaj estus ĉi alineoj al moderna leganto, se oni pie konservus ilian sencan konfuzon kaj ilian labirintan stilon.
La unua tasko entreprenenda estis do klopodi kun profunda respekto konservi la sukon, la plenan intencon kaj la forman konsiston de la frazoj, defrotante de ili, tamen, ĉion mucidan, knaran, postiĉan; unuvorte, necesis kvazaŭ delikata operacio ĥirurga por retuŝi sen deformi, por remodli la vazon kaj samtempe reteni ties aromon. Ĉi adekvatigo de la stilo kaj la formo de la originalo al la moderna lingvo hispana, kaj poste al la spirito de nia Esperanto tenis min en konstanta mens-streĉo, kvazaŭ en ofte nefacila ekvilibro sur ŝnuro.
Aliflanke, la emfaza kaj bombasta retoriko de multaj paĝoj kaj ĉefe la amuza, grand-elokventa parol-tirado de nia hidalgo havas en la originalo, kun ties abundaj arkaismoj, tiel karakterizan forton kaj originalecon, ke mi devis ĉiakoste klopodi por iel redoni en la tradukon la paradon de tropoj, preciozismoj kaj barokaj rezonadoj kaj priskriboj, kiujn, cetere, Cervantes pli malpli moke imitis el la mez-epokaj romanoj kavaliraj.
Mi alfrontis la defion redoni per horizontala lingvo kiel Esperanto la vertikale sedimentan riĉon de natura lingvo kiel la hispana. La tasko ŝajnis senespera, sed baldaŭ evidentiĝis, ke la sola maniero prunti ian arkaikan patinon al la Esperanta teksto eblus nur per la apliko de la tiel nomataj neologismoj . Unuavide oni taksus absurda la ideon traduki arkaismon per neologismo; sed, kiel mi baldaŭ konstatis, ĝi funkciis en la praktiko, kvazaŭ temus pri la speco de literatura alopatio.
Kiel sciate, la tiel nomataj neologismoj ofte estas ne veraj neologismoj, sed vortoj apenaŭ uzataj, kvankam multaj el ili naskiĝis antaŭ jar-dekoj kaj sidas en vortaroj, kaj, kompreneble, en PIV.
Neologismojn ĉi-specajn mi uzis libere kaj sentime, car ili konsistigis valorajn juveletojn por pliproksimigo de la traduko al la atmosfero de la originalo. Se arkaismo impresas novece, ĉefe pro sia nekonateco kaj sia fremdeco, ankaŭ la neologismoj kaŭzas la saman efekton. Ĉu ne emanas el rankoro, temerara, tepida kaj berni, por ekzemplo, la arkaisma regusto, kaj sekve ili pli fidelas al la etoso de la originalo ol la plataj revenĝemo, trokuraĝa, varmeta kaj... nu, kiel, je la diablo, oni povus esprimi en Esperanto la ideon berni, se ne per parafrazo?
Rilate al la veraj neologismoj, mi enkondukis ilin tre ŝpareme, kaj la pliparto difinas fakajn aŭ historiajn nociojn. Ke mi lanĉis la ŝajne superfluan supliki por petegi obeas al tio, ke petegi, laŭ la senco de siaj komponantoj, egalas al ege peti, t.e. proksimume al postuli, kiu situas en la antonima kampo de la konvencie, sed nelogike, uzata signifo de petegi.
Ankaŭ prezentis problemon, tamen minoran, la skribo de la personaj kaj lokaj nomoj. Iuj riproĉis min, ke mi uzis la hispanan Don Quijote anst. la esperantigita formo Donkiĥoto. Nu, aparte de tio, ke la kunligo de titolo kaj antaŭnomo ŝajnas al mi aberacio (kvazaŭ anst. Pan Tadeo oni esperantigus Pantadeo, aŭ anst. Sinjoro Petro oni skribus Sinjorpetro), la allaso de ĉi eta monstraĵo devigus min konsekvenci per la esperantigo de ĉiuj propraj nomoj, tiel detruante la ĉarmon de granda parto de la loka koloro de la verko.
Ĉiuj seriozaj recenzistoj unuanime laŭdis la Esperantan Don Quijote rilate la lingvon. Sed ĝisfunda, ĉio-ampleksa, elĉerpa, dokta recenzo pri la traduko mankas ĝis nun. Estas rimarkinde, ke, laŭ mia scio, nul recenzisto faris mencion pri la pres-eraroj de la teksto, nek pri aliaj kromaj eraroj kies estigo, mi honte konfesas, ŝuldigis ekskluzive nur al mia preteratento... malgraŭ ke mi trifoje korektis la pres-provojn!
Dank' al la valora helpo de prof. G. Waringhien, L. Knoedt kaj H. Vatré mi povis elfiŝi el la jam kompostita kaj eldonita libro 220 erarojn ĉia-specajn. Tio ŝajnas granda nombro, tamen ili ĉiuj kune okupus apenaŭ la duonon de unu el la 820 paĝoj de la romano. Sendube ankoraŭ pli da eraroj kaptigos per reaj, atentaj tralegadoj sed, mi esperas, ne jam en signifa kvanto. Kaj nun, pro elementa devo al justeco, mi plezure mencias kun danka sento la nomon de S-ro José Luis Peralta Medrano, kiu, sen scii eĉ unu vorton de Esperanto, linotipe kompostis brile, konscience kaj kompetente, la tutan tekston de Don Quijote .
Post la kompletigo de Don Quijote , S-ro José Luis Peralta kaj mi plene sentis kaj spertis la pravon de la latina diro: Acti labores jucundi.
Reveni al la indekso.