Hispana Esperanto-Kongreso - Utilaj informoj
Aliĝilo
Jam eblas aliĝi, pere de la adreso: https://esperantujo.io/hef/
Kontakto
Eblas kontakti la organizantoj per la adreso Esta dirección de correo electrónico está protegida contra spambots. Necesita activar JavaScript para visualizarla. *(kontrolu la ne deziratajn retpoŝtajn mesaĝojn kaj aldonu "Esta dirección de correo electrónico está protegida contra spambots. Necesita activar JavaScript para visualizarla." al via ret-adreslisto)
Novaĵoj aperas ankaŭ en la paĝoj de Twitter.
Kongresejo
Por partopreni la kongreson, oni devas eniri en la “Kongresejon”. Tie, la kongresanoj trovos tabelon kun ĉiuj programeroj.
Por partopreni aŭ simple spekti programeron, oni devas eniri en la salonon, kie tiu programero okazas.
Rimarku ke apud ĉiu programero aperas la indiko “alklaku ĉi tien por eniro”.
Nur se oni alklakas la ligilon “ĉi tien”, oni povos partopreni aŭ spekti la koncernan programeron.
Post iliaj respektivaj prezentoj, la programeroj, okazantaj en la salono Fernando de Diego, povas esti denove ajnahore spektataj.