La Hispanaj Kongresoj de Esperanto
Hispana Esperanto-Federacio sponsoras ĉiujare kongreson de Esperanto, kiun ĝenerale organizas lokaj grupoj aŭ aktivuloj en diversaj urboj de la lando. Ili komenciĝis en la jardeko de 1920, kaj post interrompo en la jaroj post la Hispana Enlanda Milito, denove okazis en 1951, kaj de tiam ĉiujare ĝis nun.
La pasinta 76-a Hispana Kongreso de Esperanto okazis inter la la 23-a kaj 25-a de junio 2017, en Teruelo, regiono Aragono.
Eblas konatiĝi kun la etoso de la hispanaj kongresoj de Esperanto, per la resumaj filmetoj kiujn HEF publikigis en sia jutuba kanalo. Jen kelkaj el la lastaj:
- 75-a Kongreso 2016, en Herrera del Duque.
- 74-a Kongreso 2015, en Cullera.
- 73-a kongreso 2014, en Arundo (Ronda, en la provinco Malago, Andaluzio), kune kun la 18-a Andaluzia Kongreso.
- 72-a kongreso 2013, en Zaragozo.
- 71-a kongreso 2012, en Almagro.
- 70-a kongreso 2011, okazinta en San Lorenzo de El Escorial.
La 77-a Hispana Kongreso okazos inter la 20-a kaj 22-a de julio 2018, en Madrido, parte koincide kun la 51-a kongreso de ILEI, tuj antaŭ la Universala Kongreso de Lisbono. Oni povas trovi la bazajn informojn en la adreso http://www.esperanto.es/hef/index.php/kongreso/prezento.