28 April, 2017

Kion ni faras?

Nu, se vi legis ĝis ĉi tie, vi almenaŭ scias kiuj ni estas kaj ke ni ŝategas Esperanton, sed kiu estas nia agado en HEJS?

Tre eble vi jam rimarkis ke ni celas disvastigi Esperanton, kvankam diri tion estas diri preskaŭ nenion. Parolante precize:

  • Ni organizas renkontiĝoj por junuloj;
  • Ni vojaĝas tra la mondo por partopreni en internaciaj aranĝoj;
  • Ni disvastigas Esperanton rete kaj strate;
  • Ni trejnas kaj trejniĝas pri diversaj temoj (kampanjoj, lingvoj, egaleco, komunikado…);
  • Ni instruas kaj lernas Esperanton;
  • Ni luktas por plibonigi la mondon;
  • Ni festas ĉion eblan.

Leave a Reply