Vojaĝu al PEKO

Saluton samideanoj junaj!
HEJS eniniris eŭropunian projekton pri Efika komunikado por junularo. Ĝi okazos en Belgio dum la evento PEKO en kiu oni partoprenos kun la verdaj skoltoj kaj trejniĝos pri tiuj ĉi du temoj:

  1. Kiel paroli kun diversaj aŭdiencoj (aĝgrupoj, personecoj, kulturoj, ktp);
  2. Kiel varbi/vendi ideojn.

HEJS rajtas sendi du junuloj SENPAGE de Hispanio al Belgio. Tial, se vi aĝas malpli ol 31, loĝas en Hispanio kaj emas partopreni, bonvolu kandidatiĝi antaŭ la unua de marto per sendo de motivletero al hejs@esperanto.es (skribu pri: tio kion vi celas lerni kaj sperti, kiom vi aĝas en PEKO, en kiuj renkontiĝoj vi jam partoprenis, via sperto en la Esperanta movado, ktp)
Cetere, por esti elektita oni devas esti individua membro de HEJS kaj TEJO, se vi ankoraŭ ne estas, vi povos membriĝi post la elekto de la kandidatoj, sed… kial atendi tion?

Rapidigu kaj kandidatiĝu!

Leave a Reply