28 April, 2017

Partoprenu!

Ne gravas ĉu vi ankoraŭ lernas Esperanton, ĉu flue vi parolas ĝin aŭ vi estas denaskulo: jen ĉi tie estas via loko kiel juna Esperantisto en Hispanio. Ĉiam bonvenindas helpa mano por disvastigi la lingvon, organizi aranĝojn, instrui komencantojn, partopreni en renkontiĝoj aŭ simple paroli kaj rete babili Esperante.

Nia sidejo situas en Madrido, sed vi povas renkonti nin en la reto kaj en miloj de lokoj. Ĉi tie vi povas elekti kiel fari tion kaj ankaŭ aniĝi ĉi tie por nur 20€ jare. NI ATENDAS VIN BALDAŬ!

Leave a Reply