28 April, 2017

Kio estas Esperanto?

Kiel rapida respondo al la demando, kio estas Esperanto, ni diru ke ĝi estas lingvo, kiu naskiĝis en la jaro la 1887 iniciatita de Ludwig Lazar Zamenhof. Cetere oni povas paroli pri ĝia neŭtraleco kaj pri tio kiom facilas lerni ĝin kompare kun aliaj lingvoj.

Eblas longe kaj vaste paroli pri la mombro de parolantoj, pri la persekutado al Esperantistoj, pri ĝia gramatikaj similecoj kaj malsimilecoj kun aliaj lingvoj, pri la komunumo, pri sia funkcio kiel komunikilo por la homaro… Certe oni povas trovi multajn kaj pli bonajn lokojn ol ĉi tiu por informiĝi pri tiuj aferoj. Ni rekomendas komenci per la retpaĝo de Hispana Esperanto Federacio. Sed se tio ne sufiĉas al vi, provu viziti Vikipedio, aŭ konsulti pli vastan bibliografion.

Por ni Esperanto estas multe pli ol vortoj kaj reguloj. Esperanto estas lingva neutraleco, vojaĝado for de Hispanio, tra la tuta mondo, lernado de aferoj novaj, malkovro de internacia literaturo, ekkono de novaj junaj amikoj, de novaj kulturoj… Nu, ĝi estas libereco kaj kono. Kompreneble, por atingi tion, unue oni devas lerni kaj sperti ĝin. Nun sufiĉas diri: “Bonvenon al nia paĝo!”

Leave a Reply