|
Kiel ni jam informis antaŭe, venonta Hispana Kongreso de Esperanto okazos en Almagro (Ciudad Real) de la 27a de aprilo ĝis la 1a de majo. La Organiza Komitato ĵus diskonigis la programon, en kiu eblos ĝui tre interesajn kulturajn, turismajn kaj distrajn aktivaĵojn.
En la urbo de la Teatro, oni ĝuos du teatrajn spektaklojn. Unu el ili en la fama Teatrokorto. Kaj ankaŭ estos prezentata spektaklo, Vivu la teatro!, partopreniga, sub la direktado de Miguel Fernández, en impresiga loko: la municipa teatro, neoklasika konstruaĵo kiu ĉefrolas la kulturan vivon de la provinco.
Ni ĝuos omaĝon al la dudekjariĝo de la prezentado de la Ibera Skolo de literaturo en Esperanto, kun la partopreno de kelkaj el la plej elstaraj el tiuj verkistoj, kaj la salutoj de tiuj kiuj ne povis veni.
La muziko estas alia tre altira parto. Sabate post la inaŭguro ĝojigos nin la Kvaropo Sinkopo, kiu jam akompanis nin diversfoje en Madrido. Sed ni ankaŭ havos rekomendendajn vizitantojn: la katalunia grupo Kaj Tiel Plu, kiu koncertos malferme por esperantistoj kaj almagranoj en publika placo.
Ankaŭ la turisma flanko anticipe frandindas. Ĉefe vizitindas la urbo Almagro mem, inklude de la Muzeo de Teatro, la Etnografia Muzeo kaj la Ĉefplaco. La lundon ni faros longan ekskurson al la koro de Manĉo, en Campo de Criptana, kun vizito al la famaj ventmuelejoj kaj al tradicia vinkelo. Merkredon la 2-an de majo oni programis postkongreson, por tiuj kiuj povos resti, kun vizito al la natura parko Tablas de Daimiel.
Ne mankos filmoj, prelegoj, ludoj, atelieroj, babiladoj, diskutoj, debatoj, asembleoj, prezentoj de asocioj, libroservo, kaj multo pli. Pliaj informoj kaj aliĝoj en http://esperanto.es/kongreso. |