La Asamblea General que tuvo lugar el 27 de enero, además de tratar otros temas de interés, eligió una nueva directiva del Liceo Madrileño de Esperanto. Está formada por:

Presidente: Manuel Parra
Secretario: Ricardo Biurrun
Tesorero: José Francisco Platas
Vocal de enseñanza: Juan Antonio del Castillo
Vocal de información: José Antonio del Barrio

La Ĝenerala Kunveno de Madrida Esperanto-Liceo, okazinta la 27-an de januaro, krom pritrakti aliajn ordinarajn aferojn de la asocio, elektis novan estraron por sekvaj kvar jaroj. Ĝin konsistigas:

Prezidanto: Manuel Parra
Sekretario: Ricardo Biurrun
Manuel ParraKasisto: José Francisco Platas
Voĉdonanto pri instruado: Juan Antonio del Castillo
Voĉdonanto pri informado kaj redaktado de Nia Voĉo: José Antonio del Barrio.

Manuel Parra naskiĝis en Segovio en 1963. Li diplomiĝis kiel bazlerneja instruisto sed neniam praktikis tiun profesion, kaj ĉiam laboris kiel ŝtata oficisto en diversaj fakoj; ekde 1995 en la ŝtata instanco pri Trafiko, en Madrido.
Esperanton li eklernis en 1986, instruata de César de Mosteyrín kadre de monto-grimpada klubo en Segovio. Partoprenis kelkajn por-junulajn renkontiĝojn en Italio, Svedio, Germanio...
En 1995, logata de iu madrida esperantistino, Manolo ekloĝis en Madrido kaj komencis kunlabori kun Marcos Cruz en la centra oficejo de Hispana E-Federacio. En HEF postenis kiel sekretario ekde tiu jaro ĝis 2005, sub la sinsekvaj prezidoj de Antonio Alonso kaj Miguel Ángel Sancho. Samtempe partoprenis la madridan lokan movadon kunlaborante al diversaj aranĝoj. En 2010 li iĝis sekretario de Madrida Esperanto-Liceo kaj en januaro 2014 ekprezidis ĝin.