Postkongresa ekskurso

PROMENADO LAŬ LA JAKOBA VOJO
  1. La ideo
  2. Itinero
  3. Datoj kaj etapoj
  4. Loĝado
  5. Transporto de dorsosakoj
  6. Nutrado
  7. Kiel alveni al Komilo kaj kiel eliri el Ĥiĥono
  8. Prezo
  9. Aliĝo

1.- La ideo.

Antaŭ longe, kelkaj membroj de Hispana Esperanto-Federacio interparolis pri organizo de promenado laŭ la Jakoba Vojo. Fine, ni decidis tion fari, kadre de la 79a Hispana Esperanto-Kongreso, kiu disvolviĝos en Komilo (Kantabrio, norda Hispanio).

Ne temas pri konkuro sed nur pri trankvila, iom longa promenado. Ni promenos, parolos esperanton, kantos, ridos, ĝuos la pejzaĝojn…

Ankaŭ ne temas pri “religia promenado”, kvankam, kompreneble, ankaŭ homoj kun forta religia spirito povas aliĝi, ne tiu estas la karaktero de la kunmarŝado en ĉi tiu okazo.

2.- Itinero: De Komilo (Comillas-Kantabrio) al Ĥiĥono (Gijón-Asturio)

Estas multaj vojoj al Kompostelo. Ni elektis la “nordan Jakoban Vojon” ĉar ĝi ebligos al ni ekiri el Komilio. Jen hispanlingva retejo kun mapo, kiu prezentas klaran bildon pri la sekvinda vojo:

https://www.gronze.com/camino-norte

En ĉi tiu bildo, vi povas trovi la vilaĝon Komilo (Comillas) kaj la urbon Ĥiĥono (Gijón). Ni etapoj kuras ene de du hispanaj provincioj: Kantabrio kaj Asturio.

Malgraŭ ke la vojo neniam kuras tro for de la marbordo, ĝi ne estas ebena, sed havas deklivojn. Do, vi devas nepre konsideri:

  • A) La promenado estos longa: ĉirkaŭ 150 kilometrojn entute
  • B) Iom da trejnado estas bezonata. Ni rekomenas promeni multe dum kelkaj tagoj antaŭ la promenado, kaj, kiam eble, supreniri ŝtuparojn. Ne necesas esti sportisto, sed esti, almenaŭ, en bona korpostato.

3.- Datoj kaj etapoj

La promenado komenciĝos marde, la 5an de majo, je la 9a matene, apud la kongresejo.

Jen la etapoj:

1.-Mardo 05/05/2020:De Comillas ĝis San Vicente de la Barquera (12 km)
2.-Merkredo 06/05/2020:De San Vicente de la Barquera ĝis El Peral (19 km)
3.-Jaŭdo 07/05/2020:De El Peral ĝis Llanes (22 km)
4.-Vendredo 08/05/2020:De Llanes ĝis Collera, apud Ribadesella. (29 km)
5.-Sabato 09/05/2020:De Collera ĝis La Isla (19 km)
6.-Dimanĉo 10/05/2020:De La Isla ĝis Villaviciosa (22 km)
7.-Lundo 11/05/2020:De Villaviciosa ĝis Ĥiĥono (29 km)

4.- Loĝado

La loĝado okazos en malmultekostaj hoteloj. Ne temas pri gastejoj, sed pri hoteloj.

La ĉambroj estos ĉiam du-litaj aŭ tri-litaj, kaj ĉiu havos propran banejon.

5.- Transporto de dorsosakoj

Ni ne devos mem porti niajn dorsosakojn. Ni kontraktos ilian transporton kun la nacia Poŝto (“correos”).

Ĉiumatene, post la matenmanĝo, ni lasos niajn dorsosakojn en la hotelo. La Poŝto kunportos ilin ĝis la sekvonta hotelo, kie, alveninte, ni trovos ilin.

Grava afero! La Poŝto nur transportas po UNU objekton. Do, ĉiuj aĵoj (ombreloj, ĉapeloj, botoj, ktp) devas esti aŭ ene de nia dorsosako aŭ tre bone ligitaj al ĝi.

Ni rekomenas kunporti dum ĉiu etapo malgrandan dorsosakon kun akvo, iom da manĝaĵoj, vestaĵoj por pluvo…

6.- Nutrado

En kvin el la sep antaŭmenditaj hoteloj la prezo por loĝado inkludas la matenmanĝon. En la du aliaj etapoj ni serĉos trinkejon, aŭ similaĵon, por matenmanĝi.

(Kompreneble, estas rekomendinde forte matenmanĝi antaŭ la komenco de ĉiu etapo)

La prezo inkludas nek tagmanĝojn nek vespermanĵojn. Iel ajn, kaj en Kantabrio kaj en Asturio oni povas tre, tre bone kaj abunde manĝi kontraŭ malaltaj prezoj.

7.- Kiel alveni en Komilon kaj kiel foriri el Ĥiĥono

Pri la maniero veni en Komilon, oni konsultu la oficialan paĝon de la 79a Hispana Esperanto Kongreso

http://www.esperanto.es/hef/index.php/kongreso/utilaj-informoj

Post la promenado, povas esti bona ideo tranokti en Ĥiĥono (la lasta etapo estas longa kaj iom laciga). Ĥiĥono estas granda urbo (ĉirkaŭ 300.000 loĝantoj) kaj tie facilos trovi loĝejon.

Por foriri el Ĥiĥono estas diversaj rimedoj:

  • Aviadile, estas flughaveno en Avilés (30 km for de Ĥiĥono)
  • Aŭtobuse: eblas reveni al Komilo, aŭ al Santander…
  • Trajne: Estas trajnoj al Madrido. Ankaŭ ekzistas fervojeto por reveni al Santandero, kiu ekiras el Oviedo (apud Ĥiĥono). La trajnvoĵaĝo mirindas, sed ĝi longe daŭras. Ĝi estas especiale rekomendinda por amantoj de fervojoj.

8.- Prezo

Pli-malpli, po 200 eŭrojn.

La prezo inkludas la loĝejojn (kaj, kiel dirite, kvin matenmanĝojn), kaj la transporton de la dorsosakoj.

Ĉiu promenonto devas kalkuli pri manĝado, bierumado…

9.- Aliĝo

Aliĝu rapide. Ni akceptos nur 20 promenontojn!

Por aliĝi, sendu retmesaĝon al la retpoŝta adreso:

 kongreso@esperanto.es

Por konfirmi la rezervadon NEPRE sendu 25 eŭrojn (kiujn ni dekalkulos de la fina prezo). Tiun pagon faru per:

Banka transpago al: Asociación Cántabra de Esperanto

Banko: Caja Rural de Burgos, calle Floranes 23, 39010, Santander

IBAN: ES06 3060 0071 8421 3512 2212 / BIC: BCOEESMM060

Aŭ per la UEA-konto de Asociación Cántabra de Esperanto: kodo (asce-h)

Aŭ per… Paypal (79ahispanaesperantokongreso@gmail.com) (NEPRE usante la opcion “pago al amiko aŭ familiano”)

Ne forgesu NEPRE mencii ĉe la pago vian nomon kaj la indikon “Jakoba Vojo”

Gravaj informoj:

– Ni rezervos lokon nur post la pago de la 25 eŭrojn

– Se okazas malaliĝon, la organizantoj ne redonos la garantiaĵon