La Asocio

Kantabra Esperanto Asocio (KantEA) estas senprofita kaj senideologia asocio, kies celo estas la uzo kaj diskonigo de la Internacia lingvo Esperanto, kaj de ties kultura valoro, prefere en la territorio de la Subŝtato Kantabrio. 

Laŭ vortigo de ĝia statuto, KantEA direktas sian agadon al la disvolvo de tiun celo per, ekzemple, eldonado de libroj kaj aliaj publikaĵoj, okazigo de seminarioj kaj kongresoj, aranĝo de E-kursoj, ktp. Krome KantEA organizas diversajn naciajn kaj internaciajn aranĝojn por diskonigo de la kantabra kulturo, kaj kulturajn interŝanĝojn, ĉiam en Esperanto. 

KantEA estis fondita en la jaro 1985, kaj ĝi arigas en si E-parolantojn el la tuta kantabra subŝtato. Cetere, ĝi estas membro de Hispana Esperanto-Federacio kaj Universala Esperanto-Asocio.