Ekskursoj

1a Ekskurso – 29a de aprilo (vizito al la mirinda groto “El Soplao”)

El Soplao

Ekiro de “El Espolón” (kongresejo) per aŭtobuso je la 15:30, kaj veturo ĝis la groto “El Soplao”.

Eniro en la groton je la 16:30. La gvidata vizito daŭros unu horon.

Post la vizito en la groto, oni disponos iom da ripoztempo por vizito en la vendejo kaj la kafejo.

Fine de la tuta vizito, okazos la translokiĝo ĝis El Espolón (Kongresejo).

Prezo: 22 eŭroj

Maksimuma nombro de partoprenantoj: 35 homoj.

2º Ekskurso – 3a de majo tuttaga ekskurso (oni planas atingi la ĉefurbon, Santander, per ŝipo, kaj ankaŭ viziti la tipe kantabran vilaĝeton “Santillana del Mar”)

Santandero
Santillana del Mar

Ekiro de “El Espolón” (kongresejo) per aŭtobuso je la 9:00. Translokiĝo ĝis Somo, vilaĝo situanta ĉe la golfeto de Santander. De tie oni povas ĝui belan vidaĵon de la golfeto kaj de la ĉefurbo Santander.

Ŝipveturo, trairante la golfeton, kun alveno en la centro de Santander. La veturo daŭras inter 20 kaj 25 minutojn.

Vizito en la urbo kaj la plaĝoj (jen piede, jen aŭtobuse).

Tagmanĝo en restoracio de “El Sardinero”, plaĝa zono de la urbo.

Translokiĝo per aŭtobuso ĝis Santillana del Mar, tipa kantabra vilaĝo.

Vizito en Santillana del Mar kun akompano de loka gvidanto.

Fininte la viziton, oni reveturos ĝis “El Espolón” en Comillas.
Prezo: 47 eŭroj

La prezo de ĉi tiu dua ekskurso estas kalkulita surbaze de 35-homa minimuma partopreno, sen limigita nombro de partoprenantoj.

GRAVAJ INFORMOJ:

  • La limdato por enkontigo de pagoj estas 15-04-2022.
  • Por pagi la ekskursojn oni uzu la saman konton uzitan por pago de la aliĝo al la kongreso.
  • Por rezervo de ekskurso-loko nepras komplete antaŭpagi la koncernan ekskurson.
  • Oni povas rezervi lokon por nur unu aŭ por la du ekskursoj. Se vi partoprenos en ambaŭ ekskursoj, nepre faru ununuran pagon, t.e. enkontigu 69 €.
  • Se oni pagas por diversaj homoj, oni devas indiki la nomon de ĉiu persono, kaj la elektita(j)n ekskurso(j)n.
  • Ĉiu ekskursanto estos asekurita kontraŭ akcidento, tial, por plenumo de la asekurkontrakto, oni liveru la necesajn personajn informojn.
  • Se iu el la ekskursoj ne povus okazi, oni redonos la pagitan prezon.