Komuniko pri prokrasto de la 79a Hispana Kongreso de Esperanto

KOMUNIKO DE HEF: LA 79a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO ESTAS PROKRASTITA ĜIS OKTOBRO

La estraro de Hispana Esperanto-Federacio kaj la Loka Kongresa Komitato de la 79a Hispana Kongreso de Esperanto, antaŭvidita por la 30a de aprilo ĝis 4a de majo en Comillas (Kantabrio), konsiderante la zorgojn rilate al la epidemio de kronviruso Covid-19 kaj la rekomendojn de la ŝtataj kaj internaciaj aŭtoritatoj, volas informi ke la kongreso ne okazos en la menciitaj datoj kaj estas prokrastita.

Post interkonsento kun la loka urbestraro, kaj esperante ke la situacio pliboniĝos en la venontaj monatoj, ni decidis ke la kongreso okazos inter la 9a kaj 13a de oktobro 2020, profitante ke la 12a de oktobro estas festa tago en Hispanio.

La tuta kongresa programo estas translokigita al tiuj datoj, kun simila strukturo al tiu jam anoncita. Tamen, ni ne povas konfirmi nun la okazigon de ĉiuj anoncitaj programeroj, kaj estas antaŭvideble ke iuj estos modifitaj aŭ anstataŭigitaj; pri tio ni informos dum venontaj monatoj. Ni nun pristudas ĉu eblos okazigi la anoncitan postkongresan ekskurson, pri kio ni prenos decidon nur post kelkaj semajnoj.

La homoj jam aliĝintaj ricevos tuj informojn pri la proceduro rilate al kotizoj kaj similaj aferoj. Kiel baza decido, ni povas jam informi ke oni redonos la pagitan kotizon al tiuj, kiuj jam certas ke ili ne povos ĉeesti en oktobro.

Hispana Esperanto-Federacio kaj la Loka Kongresa Komitato daŭre informos pri la evoluo de la kongreso per siaj retejoj, sociaj retoj kaj aliaj komunikoj. Ĉiun demandon oni plu povas sendi al la adreso de la LKK kongreso@esperanto.es.

HEF bedaŭras la ĝenojn okazigitajn pro la decido kaj esperas vian komprenemon. Ni deziras bonan sanon al ĉiuj niaj amikoj en la tuta mondo, kaj esperas renkonti vin en oktobro en Comillas.

Hispana Esperanto-Federacio, 15a de marto 2020