Nia biblioteko celas doni aliron al ĉiaspecaj bibliografiaj materialoj jen verkitaj en esperanto, jen iel rilataj al esperanto kaj ĝia kulturo eĉ se verkitaj en aliaj lingvoj.

Jen la ĉefaj servoj, kiujn ni metas je via dispono:

  • Aliro al retkatalogo de nia biblioteko.
  • Aliro al Bitoteko
  • Tradukoteko, aliro al la bibliografia datumbazo pri hispana literaturo tradukita en esperanton.
  • Aliro al la retkatalogoj de aliaj bibliotekoj, kiuj disponas dokumentojn rilatajn al esperanto.
  • Aliro, pere de nia virtuala biblioteko, al ĉiaspecaj bitdokumentoj (vortaroj, enciklopedioj, revuoj, libroj...).
  • Informoj pri la ekspozicioj organizitaj de la biblioteko.
  • Dulingva informado pri la biblioteko kaj ties diversaj servoj.
  • Bibliotekista helpo pere de la bibliotekistejo.