La Internacia Esperanto-Semajno, jam la 22-an fojon

Inter la 4a kaj 11a de oktobro okazos en la konata turisma urbo Salou, en la sudo de Katalunio, la 22-a Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo, kiun ĉiuj jaroj organizas niaj samideanoj de tiu landoparto. Ĝi tradicie arigas pli ol centon da esperantistoj de la tuta Eŭropo, en trankvila kaj relaksa etoso, por ĝui samtempe la kulturan riĉecon de Esperantujo kaj la belecojn de la ĉirkaŭo. La sidejo elektita ĉijare estas la Hotelo "Best Cap Salou".

En la programo de tiu ĉi eldono prelegos interalie prof. Rodica Todor, Gian Carlo Fighiera, Thierry Saladin, Marcel Delforce kaj Mª Rafaela Urueña. Oni aljuĝos la premion Ada Sikorska Fighiera al la geedzoj Josep Colom kaj Trini García. Estas planitaj tri ekskursoj for de Salou al la grotoj Maravelles apud Benifallet, al la urbo Amposta kun posta perŝipa vojaĝo tra la rivero Ebro ĝis la maro, kaj al la urbo Barcelono.

Pliaj informoj kaj aliĝoj ĉe la adreso: Esta dirección de correo electrónico está protegida contra spambots. Necesita activar JavaScript para visualizarla.

Imprimir