FEDERACIÓN ESPAÑOLA DE ESPERANTO
HISPANA ESPERANTO-FEDERACIO


Rodríguez San Pedro 13-3-7,
mapa
ES-28015 Madrid Tel. +34 914 468 079
info@esperanto.es

Top Panel
FEE · HEF
Top Panel
Atentu grupoj, aranĝu ekspozicion en via urbo !

Okaze de la 150a datreveno de la naskiĝo de L. L. Zamenhof, Hispana Esperanto-Federacio organizis itineran ekspozicion pri la esperantaj lingvo kaj kulturo. La ekspozicio konsistas el 15  pendeblaj afiŝoj 100 x 70 cm grandaj. La diversajn aspektojn de la lingvo kaj la esperanto-movado estas bildigitaj per hispanlingvaj tekstoj kaj diversaj fotoj. Temas do pri enkonduko en nian kulturon, tiel ke vizitantoj povu poste pli vaste informiĝi. Vidu ĉi tie la panelojn pdf-e

La ekspozicio premieris en Malago koincide kun la 68a Hispana Esperanto-Kongreso.
Ni rememorigas al asocioj, ke ili cxiuj povas disponi tiujn panelojn por organizi ekspoziciojn aux aliajn eventojn. HEF sendos senkoste al siaj kolektivaj membroj la panelojn  kaj la organizanta asocio devos pagi la revenon de la paneloj aux eventuale la sendon al sekva asocio. Aligxontaj grupoj kun intereso arangxi la ekspozion siaurbe bonvolu kontaki nin (admin@esperanto.es). Petojn oni priatentos lau strikta alvenordo.

RSS RSS Novaĵoj

Enketo

Kiom ofte vi uzas la retan eldonon de la vortaro de De Diego?
 

Legangulo

Ĉi-angule vi povas opinii pri libroj. Ĉu vi aparte ŝatis iun verkon? Ĉu vi pensas, ke certa libro
tute ne meritas sian famon? Ĉu vi konsideras iun verkon nepre leginda kaj vi volas argumenti kial?
Nu, jen la tauga loko por viaj komentoj.

Nia ĉiutaga vorto

Si te gusta, compártelo...

Añadir a JBookmarks Añadir a Facebook Añadir a Digg Añadir a Del.icoi.us Añadir a Reddit Añadir a Spurl Information
69a Hispana Kongreso de Esperanto en Santiago de Compostela, 2 - 5 Julio

La 69a Hispana Kongreso de Esperanto okazis de la 2a ĝis la 5a Julio 2010 en Santiago de Compostela.

Vidu raporton pri la Kongreso en Legu pli (Leer más)

 

Leer más...
 
Intervjuo en TVE al esperantistoj: dimanĉon 13 Junio

En la "Telediario" de TVE1 je 15.00 kaj 21.00 je dimanĉo 13 Junio oni emisiis intervjuon al esperantistoj el Cheste kaj Madrido. Oni povas spekti ĝin en jenaj adresoj:

http://www.rtve.es/mediateca/videos/20100613/esperanto-lengua-sigue-viva/798363.shtml

http://www.youtube.com/watch?v=oBv8tIK5gKA     

http://www.youtube.com/watch?v=pqZPa6BcM_Q

 
Omaĝo al la poeto Miguel Hernández en Madrido sabaton 12 Junio

Kiel planite, la sabaton 12an Junio vespere kunvenis ĉirkaŭ kvardek homoj (el kiuj la duono estis geamikoj ne-esperantistoj) ĉe monumento dediĉita al nun jubileata poeto Miguel Hernández. La pluvema vetero ĵus permesis nin ĝui serion da poemoj, kaj en sia originalo kaj en esperanto, en la voĉoj de Ana Manero kaj Miguel Fernández Martín, la tradukinto. Tiel ke ni akiris oficialan permeson, la urba polico zorgis pri la bonaj kondiĉoj kaj ne-ĝenado dum la akto.  Sekvis agrabla drinkumado en proksima drinkejo.

Manolo Parra

Filmetoj: http://www.youtube.com/watch?v=jx9TzVHlwy0

             http://www.youtube.com/watch?v=EXCmy_KkHAs

 
15a Andaluzia Kongreso de Esperanto en Jaén

La 15a Andaluzia Kongreso de Esperanto okazos ĉi-jare en Jaén inter la tagoj 30a de oktobro kaj 1a de novembro.

Ligilo al la informa retpaĝo kaj aliĝilo

 
95a Universala Kongreso de Esperanto, Havano, Kubo

Havano, Kubo, 17 - 24 Julio 2010

Konstanta adreso: Universala-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176.NL- 3015 BJ Roterdamo. Retadreso: http://www.uea.org/kongresoj/uk_2010.html

Kongresa Temo: La 95-a UK estos dediĉita al la Internacia Jaro de Interproksimigo de Kulturoj, proklamita de UN kaj Unesko.

Kongresejo: La kongreso okazas en Palacio de Convenciones de Havano:  http://www.cpalco.com/
Moderna kongresejo kun ĝusta kapacito por la UK. Ĝi atingeblas per publika transporto, taksio kaj busoj organizitaj de UEA.

LIGILO AL LA KONGRESA PAĜO (Bultenoj, Kuriero kaj ceteraj informoj)

Leer más...
 
Internaciisma Renkontiĝo en Reus

Dum la tagoj 21, 22 kaj 23 Majo 2010 Kataluna Esperanto-Junularo okazigis sian 6an Internaciisman Renkontiĝon en Reus. Temis pri kongreseto disvastiganta la principaron pri lingva daŭripovo kaj Esperanton en la Kataluna Landaro, kaj la katalunan lingvon kaj kulturon al internaciaj partoprenantoj. Baldaŭ ni aperigos kompletan informon pri la evento. (kliku sur "Leer más")

 

Leer más...
 
Hispana Esperanto-Muzeo en Sant Pau d'Ordal

Komence de Aprilo 2010 okazis la re-malfermo de la grava Hispana Esperanto-Muzeo en Sant Pau d'Ordal (ĉe la municipo Subirats, Alt Penedès, Barcelono), kreita far Luis Hernández Yzal en 1966. Ekde nun la Muzeo povos esti libere vizitata sen antaŭanonco dum ĉiuj semajnfinoj, kaj dum la tuta semajno ĝi estos malferma por grupaj kaj lernejaj vizitoj. La Urbestraro de Subirats ekde nun aŭspicias tiun Muzeon kiel referenca punkto de la estonta Publika Biblioteko de la urbo.

Artikoloj de ĵurnalo "El Punt" (ĉe HEF-ĵurnal-eltondaĵoj):
Artikolo 1:
http://www.esperanto.es/eltondajxoj/Dokumentoj/2010/20100407_www_elpunt_cat.pdf
Artikolo 2:
http://www.esperanto.es/eltondajxoj/Dokumentoj/2010/20100412_www_elpunt_cat.pdf
Paĝo de Turismo Subirats:
http://www.turismesubirats.com/blog/?p=246&language=ca
Fotoj 1:
http://www.flickr.com/photos/turismesubirats/4510494062/in/set-72157623829608276/
Fotoĵ 2:
http://www.flickr.com/photos/turismesubirats/sets/72157623829916000/