| Internaciisma Renkontiĝo en Reus |
|
Dum la tagoj 21, 22 kaj 23 Majo 2010 Kataluna Esperanto-Junularo okazigis sian 6an Internaciisman Renkontiĝon en Reus. Temis pri kongreseto disvastiganta la principaron pri lingva daŭripovo kaj Esperanton en la Kataluna Landaro, kaj la katalunan lingvon kaj kulturon al internaciaj partoprenantoj. Baldaŭ ni aperigos kompletan informon pri la evento. (kliku sur "Leer más")
Atendante pri baldaŭa kompleta informo, ni aperigas provizore tekston pri Reus (eltirita el la esperanta Vikipedio):
Reus estas la ĉefurbo de la komarko (distrikto) de Baix Camp en Tarragona kaj en la metropolita areo nome Camp de Tarragona, kun alteco inter 114 kaj 142 m sur la marnivelo. Ĝia loĝantaro estas 107.770 loĝantoj (2008). Ĝi situas je 14 km de Tarragona.
La centro de la urbo estas la Placo Prim. La Urbodomo estas en la alia placo de la centro: Placo de Mercadal. La Placo de la Llibertat , renovigita en 2003, ne estas tiom vigla. La du senaŭtaj stratoj kiuj ligas la Placon Prim kun la Placo Mercadal formas la komercan akson de la urbo: strato Monterols kaj strato Llovera, kiu kun la "Tomb de Ravals" donas al Reus grandan komercan karakteron. Oni ĵus inaŭguris komercejon nome "Pallol" situa en la antikva centro de la urbo.
Ekde 1857 ĝis 1910 ĝi estis laŭ la loĝantaro la dua urbo de Katalunio, post Barcelono, sed ties graveco kiel centro de la provinco falis profite de Tortosa kaj poste de Tarragona. La loĝantaro apenaŭ plialtiĝis el 30.266 de 1920 al 35.950 de 1950.
Ekde tiam ĝispliiĝis denove de 41.014 loĝantoj en 1960 al nunaj 108.100.
Alteco: 125 metroj. Latitudo: 41º 09' N Longitudo: 1º 06' Or Vidindaj konstruaĵoj
La placo Mercadal kun la urbodomo fone Palaco Bofarull (sidejo de la Konsevatorio de Muziko). Palaco de la Markizoj de Tamarit (Legejo). Domo Navàs, en la Placo Mercadal. Domo Cochs, en la strato Prat de la Riba. Cal Boule, en Raval Santa Anna. Domo Rull (Reus) (antikva Muzeo Prim-Rull, sidejo de Municipa Instituto de Kultura Agado, IMAC), en la strato Sant Joan. Domo Gassull, en la strato de Sant Joan. Domo Serra, ĉe la Ŝoseo de Castellvell. Sonorilturo de la Preĝejo de Sant Pere, en la Placo de Sant Pere. Kastelo de Cambrer, reformita, en la Placo del Castell. Banco de España, en Raval Santa Anna, aktuale Muzeo Salvador Vila-seca. Urbodomo, en la Placo Mercadal. Diversaj domoj de la vojo de Modernismo, elstare ĉefe la pavilionoj de la Instituto Pere Mata konstruita inter 1899 kaj 1919, kaj aktuale psikiatra hospitalo.
|










