| 69a Hispana Kongreso de Esperanto en Santiago de Compostela, 2 - 5 Julio |
|
La 69a Hispana Kongreso de Esperanto okazis de la 2a ĝis la 5a Julio 2010 en Santiago de Compostela. Vidu raporton pri la Kongreso en Legu pli (Leer más) KONGRESA RAPORTO DE LUPE SANZ BUENO Malgraŭ la pluvo de la unua tago, la amaso da pilgrimantoj en la urbo, kelkaj el la prelegoj en galega lingvo, la longa nokta promenado tra la urbo por atingi trinkejon por preskaŭ 20 gekongresanoj, la manko de prelego de A. Valén… ĝi estis por mi unu el la plej bonaj hispanaj kongresoj kiujn mi partoprenis. Dankon al LKK kaj al Lourenzo kiel Prezidanto. La kongresejo estis bela salono kaj la afiŝoj anoncante nian kongreson estis gluitaj en diversaj lokoj de Santiago… eĉ en la enir-pordo de la katedralo. Ángel faris belegan kaj profesian desegnon. Ni kunvenis pli ol 50 esperantistoj, multaj el ili junaj ekstremaduraj gelernantoj de Kani, kaj ankaŭ eksterlandanoj, germanaj geedzoj kiuj antaŭ la kongreso faris la jakoban anglan vojon. Elvira, kasistino de LKK, deĵoris en la kongres-budo kie disdonis, kune kun abundaj dokumentoj, belegan T-ĉemizon kaj dorsosakon. En mia menso restos la inaŭgura prelego farita de Xesús Alonso Montero, galega historiisto pri esperanto kvankam ne parolas ĝin, la akcepto en la urbodomo kaj la fotografaĵo en la balkono sur la Placo de Obradoiro, la vizito al la domo-muzeo de Rosalía de Castro kun paroloj de la direktorino, kiu dediĉis sian artikolon de “El Correo Gallego” al Esperanto, la ekskurso tra la rivero de Arousa kun abunda bankedo de mituloj kaj vino… la saman tagon de la sukceso de Hispanio en la matĉo de la futbol-mond-ĉampioneco, la vizito al la urbo gvidata tre amuze, en galega lingvo, de Gualteria Muíños kiu la sekvontan tagon prelegis pri la “malbonaj” virinoj en la ikonografio de la katedralo. Kaj ankaŭ mi rememoros la viziton al la tegmentoj de la katedralo kiun mi faris kun aliaj kongresanoj jam private kaj post la kongreso Ni faris malgrandan pilgrimadon tra parto de la jakoba vojo ĝis la katedralo, kie ni povis vidi kiel funkcias la “botafumeiro” kaj kie okazis meso en Esperanto en unu el la ĉapeloj; feliĉe la movado rekaptis en Valencio al padre Ángel. Dankon al Félix kiu atingis la malfacilan permeson por la meso. La kultura programo inkludis viziton al Museo de la Galega Popolo, komentita de Suso en Esperanto same kiel en la Pilgrima Muzeo. En la hispana oni montris la Muzeon pri Naturaj Sciencoj kaj ekspozicio pri pentraĵoj. Mi sekvis kurseton pri la galega lingvo gvidata de Valentín kiu estis tre interesa por mi, dum aliaj kongresanoj partoprenis en kurso de Esperanto. La LKK programis kunajn manĝojn en malmultekostaj kaj bonaj manĝejoj kiuj multe plaĉis al la gekongresanoj. Dum la adiaŭa vespero la gekongresanoj partoprenis en brul-brandon (queimada) en tre agrabla etoso. La fermo, krom la vortoj de la Prezidanto de LKK, inkludis komentojn de partoprenantoj kiuj multe laŭdis la organizadon kaj gratulis al LKK pro la bonega laboro farita. Mi pensas ke tiu-ĉi kongreso povas esti la komenco de nova modelo por fari niajn kongresojn pli allogaj por niaj amikoj ne-esperantistoj kiuj povas vojaĝi kun ni al esperantaj eventoj. Kaj por fini mi rakontas anekdoton: en la katedralo, en la tombejo de Sankta Jakobo, la plej sankta loko ekde Mezepoko, estas komputil-ekrano plena de kandeloj kaj sube diras: bv ne lasi monon; sendu SMS kun “Santiago01” al la numero 25000… ĝis kie ni atingos? LUPE SANZ BUENO
|










