Federación Española de Esperanto

  • Home

Disko nomata “Esperanto” estos prezentata en Madrido kun partopreno de esperantistoj

Cronómetrobudúestas hispana metalrok-bando, kiu decidis nomi sian sesan diskon kaj la kanton aperantan en ĝia tria trako per la nomo Esperanto.

Krome, dum ties pretigo, la bando petis helpon al Hispana Esperanto-Federacio, por la kunlaboro por la uzo de Esperanto. La rezulto estas la uzo de la lingvo en unu el la kantoj, la balado nomata Luna, en kies fina parto la konata poeto Miguel Fernández deklamas la poemon Ho, mia kor’, de Zamenhof.cronometrobudu madrid

La disko aperis pasintaŭguste. Dum preskaŭ la tuta monato septembro, Cronómetrobudú turneis en Meksiko, kie ili ĝuas konsiderindan famon, en sukcesa prezentado de la disko Esperanto. La 1an de oktobro, ili faris la unuan prezenton de la disko en Hispanio, en la urbo Burgoso (Burgos), el kie ili devenas. La koncerton partoprenis Miguel Fernández per la deklamado de la versoj de Zamenhof kadre de la ludo de la kanto Luna.

La dua prezento de la disko Esperanto en Hispanio okazos la venontan 5an de novembro en la koncertejo Moby Dick, de Madrido, je la 21a. Ankaŭ ĉi-okaze Miguel Fernández estis invitita rekte realigi la deklamon aŭskulteblan en la kanto.

Ni invitas kaj instigas ĉiujn esperantistojn loĝantajn en (aŭ pli-malpli proksime de) Madrido ĉeesti la koncerton.

La tuta k-disko ĝueblas en YouTube, ĉe la adreso: https://www.youtube.com/watch?v=DkVMkTFGSQI. (La kanto Luna, kie estas deklamata Ho, mia kor’, estas la sepa, kaj alklakante MOSTRAR MÁS, oni trovos i.a. la esperantigon de la originala teksto de la kanto kaj la hispanigon de Ho, mia kor’)