| 95a Universala Kongreso de Esperanto, Havano, Kubo |
|
Konstanta adreso: Universala-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176.NL- 3015 BJ Roterdamo. Retadreso: http://www.uea.org/kongresoj/uk_2010.html Kongresa Temo: La 95-a UK estos dediĉita al la Internacia Jaro de Interproksimigo de Kulturoj, proklamita de UN kaj Unesko. Kongresejo: La kongreso okazas en Palacio de Convenciones de Havano: http://www.cpalco.com/ LIGILO AL LA KONGRESA PAĜO (Bultenoj, Kuriero kaj ceteraj informoj) Vojaĝado: El eksterlando eblas atingi Havanon nur aviadile, kies ĉefa flughaveno estas Internacia flughaveno José Martí (HAV). De tie eblos iri al la urbo/kongresejo per transporto ofertata de UEA aŭ taksie. La nacia flugkompanio Cubana havos specialan tarifon por la kongresanoj. Ekskursoj: La priskriboj de la antaŭ - post - kaj dumkongresaj ekskursoj aperos en la Dua Bulteno. Inter la vizitotaj lokoj estas historiaj urboj (ekz. Santiago de Cuba), Varadero kaj malpli konataj (sed eĉ pli belaj) plaĝoj, la landinterno de insulo, Malnova Havano. Oni ankoraŭ esploras pri antaŭ - aŭ postkongresaj aranĝoj en aliaj landoj de la regiono. ILEI-Konferenco: La 43-a ILEI- Konferenco (11 - 17 Julio) okazos en la hotelo Caminao en Matanzas. Aliĝilo kaj pliaj informoj ĉe http://www.ilei.info/konferenco/2010/KUBO_Unua_bulteno.pdf. Aliĝilo: La aliĝilo estas ricervebla ĉe la perantoj kaj ĉe la Centra Oficejo, kiu volonte liveros ĝin grandkvante por distribuado kun E-gazetoj kaj en E-aranĝoj. Eblas ankaŭ elŝuti ĝin en PDF-formato ĉe la Kongresa TTT-ejo, kaj tie rete aliĝi al la UK.
|











Havano, Kubo, 17 - 24 Julio 2010