FEDERACIÓN ESPAÑOLA DE ESPERANTO
HISPANA ESPERANTO-FEDERACIO


Rodríguez San Pedro 13-3-7,
mapa
ES-28015 Madrid Tel. +34 914 468 079
info@esperanto.es

Top Panel
FEE · HEF
Top Panel
Atentu grupoj, aranĝu ekspozicion en via urbo !

Okaze de la 150a datreveno de la naskiĝo de L. L. Zamenhof, Hispana Esperanto-Federacio organizis itineran ekspozicion pri la esperantaj lingvo kaj kulturo. La ekspozicio konsistas el 15  pendeblaj afiŝoj 100 x 70 cm grandaj. La diversajn aspektojn de la lingvo kaj la esperanto-movado estas bildigitaj per hispanlingvaj tekstoj kaj diversaj fotoj. Temas do pri enkonduko en nian kulturon, tiel ke vizitantoj povu poste pli vaste informiĝi. Vidu ĉi tie la panelojn pdf-e

La ekspozicio premieris en Malago koincide kun la 68a Hispana Esperanto-Kongreso.
Ni rememorigas al asocioj, ke ili cxiuj povas disponi tiujn panelojn por organizi ekspoziciojn aux aliajn eventojn. HEF sendos senkoste al siaj kolektivaj membroj la panelojn  kaj la organizanta asocio devos pagi la revenon de la paneloj aux eventuale la sendon al sekva asocio. Aligxontaj grupoj kun intereso arangxi la ekspozion siaurbe bonvolu kontaki nin (admin@esperanto.es). Petojn oni priatentos lau strikta alvenordo.

RSS RSS Novaĵoj

Enketo

Kiom ofte vi uzas la retan eldonon de la vortaro de De Diego?
 

Legangulo

Ĉi-angule vi povas opinii pri libroj. Ĉu vi aparte ŝatis iun verkon? Ĉu vi pensas, ke certa libro
tute ne meritas sian famon? Ĉu vi konsideras iun verkon nepre leginda kaj vi volas argumenti kial?
Nu, jen la tauga loko por viaj komentoj.

Nia ĉiutaga vorto

Si te gusta, compártelo...

Añadir a JBookmarks Añadir a Facebook Añadir a Digg Añadir a Del.icoi.us Añadir a Reddit Añadir a Spurl Information
Alvoko de Fundación Esperanto

Alvoko de José Antonio del Barrio, direktoro de Fundación Esperanto:

Estimataj amikoj:

Ekzistas la ebleco peti helpon por la eldonado de libroj en Esperanto aŭ kun rilato al ĝi.
Se vi planas eldoni tian libron, kaj ankoraŭ tion ne faris, vi havas la eblecon sendi al ni buĝeton. Ankoraŭ neeldonitaj libroj povos esti subvenciataj laŭ la projektoj de 2010, depende de la buĝeto aŭ la disponebla mono.

Ni nun diskutas pri la agadoj apogotaj dum 2010. Se vi volas proponi projektojn aŭ agadliniojn, ni estas malfermaj je sugestoj. Memoru ke Fundación Esperanto povas esti la pordo por ke vi mem finance apogu programojn por Esperanto. Fundación financas sin per donacoj, kaj ni kuraĝigas vin por ke vi uzu tiun rimedon por antaŭenigi agadojn diverskampajn.

En 2010 ne estas tre elstaraj datrevenoj, sed ja grava okazaĵo por la iberamerika mondo: la okazigo de UK en hispanlingva lando. Tial, ni nun pripensas la eblecon helpi al la amerika movado disvastigi en tiu kontinento la esperantan lingvon. Ideoj kaj helpoj tiurilate estos bonvenaj.

Nia agado dependas de vi.

Fundación Esperanto
http://www.esperanto.es/fundacion/

fundacion (ĉe) esperanto.es