FEDERACIÓN ESPAÑOLA DE ESPERANTO
HISPANA ESPERANTO-FEDERACIO


Rodríguez San Pedro 13-3-7,
mapa
ES-28015 Madrid Tel. +34 914 468 079
info@esperanto.es

Top Panel
FEE · HEF
Top Panel
Atentu grupoj, aranĝu ekspozicion en via urbo !

Okaze de la 150a datreveno de la naskiĝo de L. L. Zamenhof, Hispana Esperanto-Federacio organizis itineran ekspozicion pri la esperantaj lingvo kaj kulturo. La ekspozicio konsistas el 15  pendeblaj afiŝoj 100 x 70 cm grandaj. La diversajn aspektojn de la lingvo kaj la esperanto-movado estas bildigitaj per hispanlingvaj tekstoj kaj diversaj fotoj. Temas do pri enkonduko en nian kulturon, tiel ke vizitantoj povu poste pli vaste informiĝi. Vidu ĉi tie la panelojn pdf-e

La ekspozicio premieris en Malago koincide kun la 68a Hispana Esperanto-Kongreso.
Ni rememorigas al asocioj, ke ili cxiuj povas disponi tiujn panelojn por organizi ekspoziciojn aux aliajn eventojn. HEF sendos senkoste al siaj kolektivaj membroj la panelojn  kaj la organizanta asocio devos pagi la revenon de la paneloj aux eventuale la sendon al sekva asocio. Aligxontaj grupoj kun intereso arangxi la ekspozion siaurbe bonvolu kontaki nin (admin@esperanto.es). Petojn oni priatentos lau strikta alvenordo.

RSS RSS Novaĵoj

Enketo

Kiom ofte vi uzas la retan eldonon de la vortaro de De Diego?
 

Legangulo

Ĉi-angule vi povas opinii pri libroj. Ĉu vi aparte ŝatis iun verkon? Ĉu vi pensas, ke certa libro
tute ne meritas sian famon? Ĉu vi konsideras iun verkon nepre leginda kaj vi volas argumenti kial?
Nu, jen la tauga loko por viaj komentoj.

Nia ĉiutaga vorto

Si te gusta, compártelo...

Añadir a JBookmarks Añadir a Facebook Añadir a Digg Añadir a Del.icoi.us Añadir a Reddit Añadir a Spurl Information
Prezento de esperanta libro en la Muzeo de Historio de Katalunio

Ĵaŭdon 12 Novembro je 19.00 okazis en la Muzeo de Historio de Katalunio, Plaça de Pau Vila (Palau de Mar), Barcelono, la prezento de la libro de la historiisto Francesc Poblet i Feijóo "El Congrés Universal d'Esperanto de 1909 a Barcelona". La libro estas en kataluna kaj esperanta lingvoj. Partoprenis krom la aŭtoro jenaj sinjoroj: Bernat Joan i Marí, sekretario de Lingvistika Politiko de la Generalitat de Catalunya, Llibert Puig, prezidanto de Kataluna Esperanto-Asocio kaj Ferriol Macip i Bonet, sekretario de tiu sama asocio.