FEDERACIÓN ESPAÑOLA DE ESPERANTO
HISPANA ESPERANTO-FEDERACIO


Rodríguez San Pedro 13-3-7,
mapa
ES-28015 Madrid Tel. +34 914 468 079
info@esperanto.es

Top Panel
FEE · HEF
Top Panel
Atentu grupoj, aranĝu ekspozicion en via urbo !

Okaze de la 150a datreveno de la naskiĝo de L. L. Zamenhof, Hispana Esperanto-Federacio organizis itineran ekspozicion pri la esperantaj lingvo kaj kulturo. La ekspozicio konsistas el 15  pendeblaj afiŝoj 100 x 70 cm grandaj. La diversajn aspektojn de la lingvo kaj la esperanto-movado estas bildigitaj per hispanlingvaj tekstoj kaj diversaj fotoj. Temas do pri enkonduko en nian kulturon, tiel ke vizitantoj povu poste pli vaste informiĝi. Vidu ĉi tie la panelojn pdf-e

La ekspozicio premieris en Malago koincide kun la 68a Hispana Esperanto-Kongreso.
Ni rememorigas al asocioj, ke ili cxiuj povas disponi tiujn panelojn por organizi ekspoziciojn aux aliajn eventojn. HEF sendos senkoste al siaj kolektivaj membroj la panelojn  kaj la organizanta asocio devos pagi la revenon de la paneloj aux eventuale la sendon al sekva asocio. Aligxontaj grupoj kun intereso arangxi la ekspozion siaurbe bonvolu kontaki nin (admin@esperanto.es). Petojn oni priatentos lau strikta alvenordo.

RSS RSS Novaĵoj

Enketo

Kiom ofte vi uzas la retan eldonon de la vortaro de De Diego?
 

Legangulo

Ĉi-angule vi povas opinii pri libroj. Ĉu vi aparte ŝatis iun verkon? Ĉu vi pensas, ke certa libro
tute ne meritas sian famon? Ĉu vi konsideras iun verkon nepre leginda kaj vi volas argumenti kial?
Nu, jen la tauga loko por viaj komentoj.

Nia ĉiutaga vorto

Si te gusta, compártelo...

Añadir a JBookmarks Añadir a Facebook Añadir a Digg Añadir a Del.icoi.us Añadir a Reddit Añadir a Spurl Information
Plure

Hispanlingva libro tradukita el Esperanto
Okazis solena celebrado de la Zamenhofa Tago en Barcelono
Brazila Senato aprobas instruadon de Esperanto
Plurcentoj da Esperanto-eventoj en la tuta mondo :
Kalendaro
HEF-anaro (forumo nur por HEF-membroj)
Iberia Esperantistaro (forumo malferma)
Soc.culture.esperanto (internacia forumo)

Bonvolu alklaki sur Legu pli / Leer más

Hispanlingva libro tradukita el Esperanto

Ĵus aperis la libro "La liberación del juez", tradukita fare de Javier Guerrero el la esperanta originalo de Ferenc Szilágyi. Temas pri dulingva eldono, en la hispana kaj esperanta lingvoj, publikigita de la Eldonejo Alpha Decay.

http://www.alphadecay.org/libro/la-liberacion-del-juez

La 15an Decembro 2009 okazis solena aranĝo en la Reĝa Akademio de Medicino de Katalunio, en Barcelono. La evento enhavis jenajn prelegojn:

Enkonduko fare de la akademiano D-ro Jacint Corbella, prezidanto de la RAMC kaj s-ro Llibert Puig, prezidanto de KEA.
D-ro Manuel Escudé i Aixelà, akademiano: “La verko de Lazaro Zamenhof, pola oftalmologo”
S-ro Lluís de Yzaguirre i Maura, doktoro pri kataluna filologio kaj Direktoro de la Laboratorio de Lingvistikaj Teknologioj (IULA-UPF):  “Esperanto, universala lingvo”
S-ro Francesc Poblet i Feijoo, historiisto: “Esperanto en Katalunio. 100a datreveno de la 5ª Universala Kongreso de Esperanto en Barcelono, 1909”
D-ro Jacint Corbella i Corbella, akademiano: “La laboro de D-ro Jacint Bramon, kiel medicinisto kaj esperantisto”
D-ro Ferran Sabaté i Casellas, akademiano: “Esperanto en la publikaĵoj de la kataluna medicino”

Hispanlingva artikolo pri la evento en "Revista médica"

==============================================================

Brazila Senato aprobis instruadon de Esperanto

La Senato de Brazilo aprobis la instruadon de Esperanto kiel opcio en la mezgradaj institutoj. La aŭtoro de la projekto estas senatano Cristovam Buarque. La defendanto de la projekto, Mozarildo Cavalcanti, emfazis ke la scipovo de Esperanto povas reprezenti enirpordon al la paco inter la nacioj.

Ligilo al artikolo en portugala lingvo

=================================================================