|
Esperanto en la Universitato de Majorko |
|
En la Somera Universitato de Majorko okazis de la 9a ĝis la 15a Julio 2009 kurso pri Esperanto kaj planlingvoj Oni pristudis la historion de la internaciaj lingvoj kaj la historion de Esperanto en la Balearaj Insuloj. Parto de la kurso konsistis el praktikado de la lingvo por homoj sen antaŭa scipovo de Esperanto. La kurso estis gvidita de la profesoroj d-ro Gabriel Bibiloni, de la Universitato de la Balearaj Insuloj; d-ro Lluís de Yzaguirre i Maura, de la Universitato Pompeu Fabra; D-ro Xavier Margais, de Majorka Esperantistaro kaj Kataluna Esperanto-Asocio kaj D-rino María José Álvarez Faedo, de la Universitato de Oviedo. Televisió de Mallorca raportis pri la evento la 17an Julio. Aliflanke, la verkisto Abel Montagut, aŭtoro de pluraj libroj en kataluna lingvo kaj Esperanto, partoprenis la 4an Junio en la 11a Festivalo de Poezio en Palma de Mallorca. Informilo de la Universitato Artikolo en Libera Folio
|