FEDERACIÓN ESPAÑOLA DE ESPERANTO
HISPANA ESPERANTO-FEDERACIO


Rodríguez San Pedro 13-3-7,
mapa
ES-28015 Madrid Tel. +34 914 468 079
info@esperanto.es

Top Panel
FEE · HEF
Top Panel
Atentu grupoj, aranĝu ekspozicion en via urbo !

Okaze de la 150a datreveno de la naskiĝo de L. L. Zamenhof, Hispana Esperanto-Federacio organizis itineran ekspozicion pri la esperantaj lingvo kaj kulturo. La ekspozicio konsistas el 15  pendeblaj afiŝoj 100 x 70 cm grandaj. La diversajn aspektojn de la lingvo kaj la esperanto-movado estas bildigitaj per hispanlingvaj tekstoj kaj diversaj fotoj. Temas do pri enkonduko en nian kulturon, tiel ke vizitantoj povu poste pli vaste informiĝi. Vidu ĉi tie la panelojn pdf-e

La ekspozicio premieris en Malago koincide kun la 68a Hispana Esperanto-Kongreso.
Ni rememorigas al asocioj, ke ili cxiuj povas disponi tiujn panelojn por organizi ekspoziciojn aux aliajn eventojn. HEF sendos senkoste al siaj kolektivaj membroj la panelojn  kaj la organizanta asocio devos pagi la revenon de la paneloj aux eventuale la sendon al sekva asocio. Aligxontaj grupoj kun intereso arangxi la ekspozion siaurbe bonvolu kontaki nin (admin@esperanto.es). Petojn oni priatentos lau strikta alvenordo.

RSS RSS Novaĵoj

Enketo

Kiom ofte vi uzas la retan eldonon de la vortaro de De Diego?
 

Legangulo

Ĉi-angule vi povas opinii pri libroj. Ĉu vi aparte ŝatis iun verkon? Ĉu vi pensas, ke certa libro
tute ne meritas sian famon? Ĉu vi konsideras iun verkon nepre leginda kaj vi volas argumenti kial?
Nu, jen la tauga loko por viaj komentoj.

Nia ĉiutaga vorto

Si te gusta, compártelo...

Añadir a JBookmarks Añadir a Facebook Añadir a Digg Añadir a Del.icoi.us Añadir a Reddit Añadir a Spurl Information
Brilaj Kongresoj en Malago

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

De la 2a ĝis la 5a Julio 2009 okazis plensukcese en Malago la 68a Hispana Kongreso de Esperanto kaj la 14a Andaluzia Kongreso de Esperanto.

Fotoalbumo de Angel Arquillos      Fotoalbumo de Jorge Pavón    Fotoalbumo de Jesús García Cano

Fotoalbumo de Pedro Hernández

Raporto en "Legu pli / Leer más"
ESPERANTLINGVA PARTOPRENO DE LA MALAGA URBESTRARO

Dum la inauguro de la kongreso, la vendredon 3an de julio je la 10,30 horo, post salutvortoj de HEF kaj AEU Prezidantoj, reprezentanto de la Malaga Magistrato bonvenigis la kongresanaron kaj prezentis la projekton "Europa Ĉefurbo de Kulturo 2016" emfazante pri Malago kiel kandidata urbo. Por la prelego kaj respektive la lum-bildoj li uzis la lingvon Esperanto.  (Raportis Julio Herrero) 

RAPORTO DE LUPE SANZ (ekstraktoj el "Nia Voĉo", bulteno de Madrida E-Liceo)

Samtempe kun la 14ª Andaluzia Kongreso de Esperanto okazis en Malago la Kongreso de Hispana Esperanto-Federacio. Aliĝis preskaŭ 90 gekongresanoj kiuj ricevis la libron “El hombre que desafió a Babel” dank’al la subvencioj de MEL, HEF kaj la kongreso mem.

La programaro estis diversa, kvankam kelkaj pensis ke estis tro da prelegoj kaj malmulte da kulturaj-turismaj eventoj, eble pro la varmega temperaturo kiu ne permesis esti sur la stratoj dum multaj horoj. Malgraŭ tio, la kuraĝaj kongresanoj faris piede la viziton al la urbo kun pli ol 40ºC !

Pedro Sanz deĵoris en la libroservo, kiu montris multajn librojn en la sama salono kie okazis la ekspozicio “Esperanto, lingvo kaj kulturo”, kiu montris panelojn kun tekstoj de Ana Manero kaj desegno de José Rodríguez.

La membro de la Akademio de Esperanto, Perla Martinelli, faris omaĝon al William Auld kun la prezento de la verko “La infana raso” kaj ankaŭ prelegis pri la virinoj en la esperanta literaturo.
Rafaela Urueña klarigis kelkajn aspektojn de la Eŭropa Unio,  Maciej Jaskot parolis pri la agado de la Esperanto-Redakcio de Pola Radio, Wolfgang Gunther pri Esperanto kaj ekologio, Augusto Casquero pri la ĉina eduksistemo, Luís Serrano pri Solidareco,  Pedro Hernández rakontis sian propran sperton pri denaskismo.

Tre interesa estis la babilado de José Mª Salguero (Kani) pri sia sperto de instruado de esperanto en gimnazio kaj la partopreno de hispanaj lernejoj en la programo Comenius, kiu permesis komunan vojaĝon tra la tri landoj al lernantoj de Hispanio, Portugalio kaj Italio. 
Miguel G. Adúriz  prezentis la novan libron "Platero kaj mi" ene de la kolekto Hispana Literaturo kaj ankaŭ parolis pri la historio de la kolekto “Sferoj” eldonita de li.

Grava parto de la programo estis la projekciado de filmetoj originale aŭ tradukitaj al Esperanto, la recitalo de Eduardo Vargas (SOLO) kaj la poezia koreografio de Antonio Fabián Jiménez  "La sonĝo de Endimiono" en kiu partoprenis la esperanto-klubo Aksarkio.

Dum la kongreso okazis eksterordinara kunveno de HEF kaj klarigoj de la HEF-programo por la venontaj jaroj

Multaj ĵurnaloj paperaj kaj diĝitaj kaj radio-stacioj raportis pri la kongreso (la fonto estas en ĉiuj Agencia EFE) : bone funkciis gazetara servo!

Pedro Hernández estis intervjuita de EFE  kaj de Procono TV (la plej konata loka  televidkanalo en Malago) en salono kie viziteblas la Ekspozicio  "Esperanto, Lingvo kaj Kulturo"

Post la demisio de la Prezidanto elektita pasintjare, dum la Eksterordinara Kunsido okazinta en Malago, oni aprobis ke la vic-prezidanto Pedro Hernández, laŭ statutoj, okupos la Prezidantecon de Hispana Esperanto-Federacio ĝis la fino de la mandato de la nuna estraro. Momente la estraro ne havos Vic-prezidanton.

LUPE SANZ

POLA RADIO ELSENDIS 5 KONGRESAJN INTERVJUOJN

Pola Radio Esperanto elsendis de lundo 6 al vendredo 10 Julio kvin intervjuojn faritajn de Maciej Jaskot al Pedro Hernández, Julio Herrero, José F. Martín del Pozo kaj aliaj gravuloj.