FEDERACIÓN ESPAÑOLA DE ESPERANTO
HISPANA ESPERANTO-FEDERACIO


Rodríguez San Pedro 13-3-7,
mapa
ES-28015 Madrid Tel. +34 914 468 079
info@esperanto.es

Top Panel
FEE · HEF
Top Panel
Atentu grupoj, aranĝu ekspozicion en via urbo !

Okaze de la 150a datreveno de la naskiĝo de L. L. Zamenhof, Hispana Esperanto-Federacio organizis itineran ekspozicion pri la esperantaj lingvo kaj kulturo. La ekspozicio konsistas el 15  pendeblaj afiŝoj 100 x 70 cm grandaj. La diversajn aspektojn de la lingvo kaj la esperanto-movado estas bildigitaj per hispanlingvaj tekstoj kaj diversaj fotoj. Temas do pri enkonduko en nian kulturon, tiel ke vizitantoj povu poste pli vaste informiĝi. Vidu ĉi tie la panelojn pdf-e

La ekspozicio premieris en Malago koincide kun la 68a Hispana Esperanto-Kongreso.
Ni rememorigas al asocioj, ke ili cxiuj povas disponi tiujn panelojn por organizi ekspoziciojn aux aliajn eventojn. HEF sendos senkoste al siaj kolektivaj membroj la panelojn  kaj la organizanta asocio devos pagi la revenon de la paneloj aux eventuale la sendon al sekva asocio. Aligxontaj grupoj kun intereso arangxi la ekspozion siaurbe bonvolu kontaki nin (admin@esperanto.es). Petojn oni priatentos lau strikta alvenordo.

RSS RSS Novaĵoj

Enketo

Kiom ofte vi uzas la retan eldonon de la vortaro de De Diego?
 

Legangulo

Ĉi-angule vi povas opinii pri libroj. Ĉu vi aparte ŝatis iun verkon? Ĉu vi pensas, ke certa libro
tute ne meritas sian famon? Ĉu vi konsideras iun verkon nepre leginda kaj vi volas argumenti kial?
Nu, jen la tauga loko por viaj komentoj.

Nia ĉiutaga vorto

Si te gusta, compártelo...

Añadir a JBookmarks Añadir a Facebook Añadir a Digg Añadir a Del.icoi.us Añadir a Reddit Añadir a Spurl Information
Esperanto-tagoj en Barcelono

30an de aprilo 2009

SOLENAĴO EN MEZEPOKA NOBLA SALONO DE LA BARCELONA URBODOMO (SALÓ DE CRÒNIQUES) Parolis interalie la prezidanto de Kataluna Esperanto-Asocio, Llibert Puig, la vicprezidanto de Hispana Esperanto-Federacio Pedro Hernández kaj reprezentanto de la barcelona magistrato. Koruso Santa Eulàlia kantis la katalunan popolkanton "La najtingalo". 

Kompleta programo de la Esperanto-tagoj en "Legu pli" 

La Vicprezidanto de HEF, Pedro Hernández, dum la solena akcepto en la Barcelona Urbodomo:

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

23an de aprilo 2009
TAGO DE SANKTA GEORGO (DIADA DE SANT JORDI)
Festo de la rozo kaj la libro. Grandega etoso tra la urbo. Kataluna Esperanto-Junularo kaj Kataluna Esperanto-Asocio starigis budojn en la Rambla, la ĉefa centra strato de Barcelono.    

24an kaj 25an de aprilo 2009
Okazis FESTIVALO DE ESPERANTO-MUZIKO
 en Centre Artesà Tradicionàrius: Travessia de Sant Antoni, n-ro 6, enirejo laŭ placo Anna Frank.
* 24an de aprilo, 22.00, koncerto  de JOMO KAJ LIBERECANOJ kaj balo de KAJ TIEL PLU
* 25an de aprilo, 22.00, koncerto de DUOBLE UNU kaj balo de KAPRIOL' (muzikistoj de KAJTO)

          AFIŜO 1            AFIŜO 2          AFIŜO 3        

26a ĝis la 29a de aprilo 2009
Okazis KEJ diskut-rondoj kaj kaf-kunvenoj pri lingvaj rajtoj, diverseco kaj paco, en la trinkejo de CCCB (ejo pri nuntempa kulturo en Barcelono)
Oni kunkafumis kun fakuloj pri diversaj temoj rilataj al lingva ekologio, diverseco kaj paco en distraj diskutrondoj. CCCB (Centre de Cultura Contemporània de Barcelona) troviĝas en strato Montalegre, 5, proksime de Placo Universitat)     

30an de aprilo 2009
Okazis SOLENAĴO EN MEZEPOKA NOBLA SALONO DE LA BARCELONA URBODOMO (SALÓ DE CRÒNIQUES)
je 19.00 horo. Parolis interalie la prezidanto de Kataluna Esperanto-Asocio, Llibert Puig, la vicprezidanto de Hispana Esperanto-Federacio Pedro Hernández kaj reprezentanto de la barcelona magistrato. Koruso Santa Eulàlia kantis la katalunan popolkanton "La najtingalo".    

Ankaŭ okazis PUBLIKA BALO EN PLAÇA DEL REI, je 20.00 horo, kun la muziko de la esperanta ensemblo KAJ TIEL PLU.   

Okazis historiaj ekskursoj tra la urbo Barcelono laŭ ĝia historio, precipe laŭ la okazintaĵoj de 1909. Ĉefe pri la Tragika Semajno kaj la 5a Universala Kongreso.

Kontakto: Esta dirección electrónica esta protegida contra spam bots. Necesita activar JavaScript para visualizarla       Kliku por FOTOJ