| Evento en Madrido: forumo "Esperanto kaj Zamenhof, defio al Babelo" |
|
La forumo "Esperanto kaj Zamenhof, defio al Babelo" brile okazis sabate 25 kaj dimanĉe 26 Aprilo 2009 en Madrido. Ĝin organizis Madrida Esperanto-Liceo kunlabore kun Hispana Esperanto-Federacio: ĝi okazis en la moderna municipa kulturcentro "Arganzuela". Okazis kvar brilaj prelegoj: Juan del Castillo, pri "Zamenhof, gestación del idioma universal"; Toño del Barrio, pri "Pioneros del esperanto en España"; Jorge Camacho, pri "Esperanta poezio" kaj Pedro Zurita pri "Braille y Zamenhof". Ĉiuj vekis egan intereson ĉe la ĉeestantoj, kiuj adresis multajn demandojn al la prelegintoj. Krome, okazis du sukcesaj koncertoj fare de la korusoj "Verda Stelo", kiu kunmemoris la 25an datrevenon de sia kreado ene de Madrida Esperanto-Liceo, kaj koruso "Grupo Esperanto". Funkciis ankaŭ Libroservo kiu prezentis plej freŝe eldonitajn librojn en Esperanto. Aliaj eventoj okazintaj kadre de la forumo: 21 Aprilo, 12.00 : Prelegeto de Manuel Pancorbo en Universitato UNED, Madrid, kadre de kultura arango "Pechakucha" 23 Aprilo, 18.15 : Legado de fragmento de "Don Kiĥoto" en Esperanto, kadre de la tradicia legado de tiu verko en Círculo de Bellas Artes. 25 & 26 Aprilo: Esperanto-budo en Librofoiro, Galapagar. Vidu BLOGON de Toño del Barrio pri la menciitaj eventoj.
La esperanta koruso "Verda Stelo" celebras sian 25-jaran datrevenon per koncerto okaze de la forumo "Esperanto kaj Zamenhof, defio al Babelo". La koruso Verda Stelo estis kreita de Pedro Vilaroig kaj Juan Carlos Ruiz en la jaro 1984, ene de Madrida Esperanto-Liceo, kun la celo krei novan koncepton de muzika ludado. La koruso komencis kanti en Esperanto, unue en malgrandaj esperantistaj kunvenoj kaj iom post iom etendante siajn ludadojn al pli ampleksa spaco. Ĝi riĉigis sian repertuaron per folkloro kaj klasikaĵoj en aliaj lingvoj, cele al aŭdaca kaj ampleksa formo de arta ludado. Okaze de la Universala Kongreso de Esperanto ĝi prezentis, en la Muzika Palaco de Valencio, la kantaton en Esperanto "La profil' de viaj spuroj", komponita surbaze de teksto de Miguel Fernández, fare de ĝia direktoro kaj fondinto Pedro Vilaroig, akompanata de la Simfonia Orkestro de Valencio. La koruso Versa Stelo estas membro de la Korusa Federacio de Madrido, partoprenante en ĝiaj aktivecoj ene kaj ekster la Madrida Komunumo. La Korusa Asocio Verda Stelo stariĝis en Madrido la 12an Decembro 1985. La celoj de ĉi asocio estas: En la jaro 1987 estiĝis la Orkestro Verda Stelo, kiu koncertis kaj akompanis la koruson dum kvin jaroj. Nuntempe la koruso, direktita de Laura Carballo, havas proksimume tridek gekantistojn kaj faras siajn kantoprovojn en la preĝejo San Francisco el Grande de Madrido; en ĉi preĝejo ĝi partoprenis en kelkaj elsendoj de la Hispana Televido. Ĝia partopreno estas petata por ĉiaspecaj prezentadoj, kiuj ampleksas konkursojn (Habaneras de Torrevieja) , recitalojn en privataj centroj, akademiaj eventoj, kulturcentroj, geedziĝoj, kongresoj, omaĝoj, Nacia Aŭditorio, Teatro Monumental, ktp. (ĝi estis alvokita por la amasa koncerto en Madrido, fiaskinta pro la pluvo, de la franca muzikisto Jean Michele Jarre). Lastatempe (11an Januaro 2009) ĝi aperis en la programo "Conciertos" de la dua ĉeno de la Hispana Televido, en kiu ĝi partoprenis en la prezento de la "zarzuela" "Viva la Verbena", de Luis Aguilé. Ĝia repertuaro en Esperanto estas multnombra, en kiu elstaras la "Ave Maria" komponita de Pedro Vilaroig. Lupe Sanz
|











