FEDERACIÓN ESPAÑOLA DE ESPERANTO
HISPANA ESPERANTO-FEDERACIO


Rodríguez San Pedro 13-3-7,
mapa
ES-28015 Madrid Tel. +34 914 468 079
info@esperanto.es

Top Panel
FEE · HEF
Top Panel
Atentu grupoj, aranĝu ekspozicion en via urbo !

Okaze de la 150a datreveno de la naskiĝo de L. L. Zamenhof, Hispana Esperanto-Federacio organizis itineran ekspozicion pri la esperantaj lingvo kaj kulturo. La ekspozicio konsistas el 15  pendeblaj afiŝoj 100 x 70 cm grandaj. La diversajn aspektojn de la lingvo kaj la esperanto-movado estas bildigitaj per hispanlingvaj tekstoj kaj diversaj fotoj. Temas do pri enkonduko en nian kulturon, tiel ke vizitantoj povu poste pli vaste informiĝi. Vidu ĉi tie la panelojn pdf-e

La ekspozicio premieris en Malago koincide kun la 68a Hispana Esperanto-Kongreso.
Ni rememorigas al asocioj, ke ili cxiuj povas disponi tiujn panelojn por organizi ekspoziciojn aux aliajn eventojn. HEF sendos senkoste al siaj kolektivaj membroj la panelojn  kaj la organizanta asocio devos pagi la revenon de la paneloj aux eventuale la sendon al sekva asocio. Aligxontaj grupoj kun intereso arangxi la ekspozion siaurbe bonvolu kontaki nin (admin@esperanto.es). Petojn oni priatentos lau strikta alvenordo.

RSS RSS Novaĵoj

Enketo

Kiom ofte vi uzas la retan eldonon de la vortaro de De Diego?
 

Legangulo

Ĉi-angule vi povas opinii pri libroj. Ĉu vi aparte ŝatis iun verkon? Ĉu vi pensas, ke certa libro
tute ne meritas sian famon? Ĉu vi konsideras iun verkon nepre leginda kaj vi volas argumenti kial?
Nu, jen la tauga loko por viaj komentoj.

Nia ĉiutaga vorto

Si te gusta, compártelo...

Añadir a JBookmarks Añadir a Facebook Añadir a Digg Añadir a Del.icoi.us Añadir a Reddit Añadir a Spurl Information
Ekspozicio en Punta Umbría

"LERNU ESPERANTON - EKKONU LA MONDON!" estis la devizo de ekspozicio en Punta Umbría (Huelva)
Jen priskribo de la organizantoj, Danica kaj Dorde Obradović, el Slovenio:
Loĝantoj de Punta Umbria, malgranda urbeto en suda Hispanio kun intereso vizitis la ekspozicion kun 180 ekzempleroj da diversaj libroj, ĵurnaloj, revuoj, turismaj prospektoj kaj aliaj esperantaĵoj.
Ni deziras danki al homoj kiuj apogis nin kaj helpis realigi la ideon: Julio Herrero el Malago (kun loka esperanto asocio), Kani el Don Benito kaj Alejandro Pareja el Madrido. La urbestraro kaj la biblioteko faris ĉion kio estis bezonata (presado kaj disvastigo de afiŝoj, invitiloj kaj disponigo de konvena ejo por fari la ekspozicion - ĉion senpage) kaj la 15an de decembro je la 17.30 horo okazis solena malfermo kun ĉeesto de loka televido kaj ĵurnalistoj. Solena parolanto estis konsilantino por kulturo de loka urbestraro. Kvankam unue ni havis interkonsenton por du-taga ekspozicio, ili proponis ke la ekspozicio daŭru ĝis vespero de la 22-a de decembro 2008. Dum la postaj tagoj lokaj gazetoj aperigis (ĝis nun ni vidis) 5 grandajn artikolojn pri la ekspozicio.