FEDERACIÓN ESPAÑOLA DE ESPERANTO
HISPANA ESPERANTO-FEDERACIO


Rodríguez San Pedro 13-3-7,
mapa
ES-28015 Madrid Tel. +34 914 468 079
info@esperanto.es

Top Panel
FEE · HEF
Top Panel
Atentu grupoj, aranĝu ekspozicion en via urbo !

Okaze de la 150a datreveno de la naskiĝo de L. L. Zamenhof, Hispana Esperanto-Federacio organizis itineran ekspozicion pri la esperantaj lingvo kaj kulturo. La ekspozicio konsistas el 15  pendeblaj afiŝoj 100 x 70 cm grandaj. La diversajn aspektojn de la lingvo kaj la esperanto-movado estas bildigitaj per hispanlingvaj tekstoj kaj diversaj fotoj. Temas do pri enkonduko en nian kulturon, tiel ke vizitantoj povu poste pli vaste informiĝi. Vidu ĉi tie la panelojn pdf-e

La ekspozicio premieris en Malago koincide kun la 68a Hispana Esperanto-Kongreso.
Ni rememorigas al asocioj, ke ili cxiuj povas disponi tiujn panelojn por organizi ekspoziciojn aux aliajn eventojn. HEF sendos senkoste al siaj kolektivaj membroj la panelojn  kaj la organizanta asocio devos pagi la revenon de la paneloj aux eventuale la sendon al sekva asocio. Aligxontaj grupoj kun intereso arangxi la ekspozion siaurbe bonvolu kontaki nin (admin@esperanto.es). Petojn oni priatentos lau strikta alvenordo.

RSS RSS Novaĵoj

Enketo

Kiom ofte vi uzas la retan eldonon de la vortaro de De Diego?
 

Legangulo

Ĉi-angule vi povas opinii pri libroj. Ĉu vi aparte ŝatis iun verkon? Ĉu vi pensas, ke certa libro
tute ne meritas sian famon? Ĉu vi konsideras iun verkon nepre leginda kaj vi volas argumenti kial?
Nu, jen la tauga loko por viaj komentoj.

Nia ĉiutaga vorto

Si te gusta, compártelo...

Añadir a JBookmarks Añadir a Facebook Añadir a Digg Añadir a Del.icoi.us Añadir a Reddit Añadir a Spurl Information
Brila Kataluna Kongreso de Esperanto en Sabadell

Dum la tagoj 6, 7 kaj 8 de Decembro 2008 okazis en Sabadell la 34a Kataluna Kongreso de Esperanto kun rekorda partopreno de 170 kongresanoj el Katalunio kaj  fore de ĝi. Ĝin inaŭguris la Urbestro s-ro. Manuel Bustos. Estas reliefinda ĝia altega intelekta nivelo, kun granda nombro da elstaraj prelegoj,

Jen la prelegantoj: Humphrey Tonkin, pri "Tutmondiĝo, diverseco, Esperanto" kaj pri "Poetoj en Esperanto".  A. Giridhar Rao, pri "Esperanto, ilo por malkoloniigo" kaj pri "Lingvaj homaj rajtoj en Barato".  Pedro Hernández, pri "Kiel kompreni Kaŭkazion?", Floréal Martorell pri "Ĉu esperanto-muziko supervivos la disko-krizon?", Sebastià Ribes, pri "Jaume Viladoms, el mestre i l'esperantista", Hèctor Alòs pri "Kiaj estas la katalunaj esperantistoj?", Òscar Puig pri "Kial mi daŭre estas esperantisto?", Lluís Batlle pri "Lingva influo al perceptado" kaj "Enkonduko al la nunaj komputiloj", Joan Català pri "Kial Klaku net?", Alejandro Cossavella pri "Esperanto en Argentino", Elisabet Abeyà, pri "Joan Mascaró, inter okcidento kaj oriento", Abel Montagut,  pri "Globiŝo kaj la relativeco de la lingvoj" kaj pri "Jules Verne kaj Esperanto", Nicole Margot, pri "Etnismo kaj Esperanto", Joan Felip, pri "Ĉu homaj rajtoj en Afganio?" kaj Lluís de Yzaguirre, pri "La aŭtomataj tradukiloj el la kataluna kaj hispana al Esperanto", en kiu li prezentis la plej aktualan version de la tradukilo Apertium.

Xavier Margais kaj Francesc Poblet prezentis la ĵus publikigitan libron de ĉi lasta "El Congrès Universal d'Esperanto de 1909 a Barcelona". Krome, okazis atelieroj prezentitaj far Mon Cardona, pri tutmondaj popoldancoj, kaj far Arno Lagrange pri Vikipedio. Okazis du teatraj prezentadoj far la Teatra Trupo de Tuluzo kaj koncertoj de Alejandro Cossavella kaj Martin Wiese.

Ligilo al fotoj  kaj registraĵoj de prelegoj