| Monumento al Esperanto en Zaragozo |
|
En la Placo Esperanto, de Zaragozo, la 13an Decembro 2008 oni inaŭguris monumenton al Esperanto, konsistanta el piedestalo kun ŝildo kronita per metala strukturo kiu reprezentas la terglobon. La ŝildo omaĝas la 100an datrevenon de la fondo de la Aragona Esperanto-Societo "Frateco". La inaŭguro estis prezidita far la Vicurbestro de Zaragozo, kun ĉeesto de multaj esperantistoj inter kiuj troviĝis unu veninta el Svislando. La monumento estis financita per volontulaj kontribuoj de lokaj esperantistoj. (laŭ informo de Lorenzo Noguero)
|











