|
Instrukcioj por paperaj Ĵurnal-eltondaĵoj |
|
|
|
Inter la havaĵoj de Biblioteko Juan Régulo Pérez troviĝas ampleksa kompilo de ĵurnal-eltondaĵoj pri esperanto. Unu el la bibliotekaj projektoj nuntempe disvolviĝantaj estas la kreado de retalirebla datumbazo nutrata jen de tiuj paperaj eltondaĵoj ciferecigotaj jen de tiuj aliaj jam aperintaj en reta formato. Pri la ciferecigo de malnovaj eltondaĵoj jam troviĝantaj en la oficejo okupiĝos la biblioteko mem, sed ni bezonas vian helpon por kreskigi la datumbazon kaj pluteni ĝin kiel eble plej kompletan kaj ĝisdatan. Se vi deziras kunlabori per sendado de ĵurnal-eltondaĵo, bonvolu sekvi jenajn instrukciojn: Certiĝu, ke la artikolo, kiun vi sendos ne jam troviĝas en la datumbazo. Skanu ĝin: La dokumento estu skanita sekvante jenajn teknikajn instrukciojn: 300 p.p.p. Kumpremigo: 20%
La dokumento estu generita en jpg-formato. La nomo de la dokumento devas havi jenan strukturon: jjjjmmtt_Nomo de la ĵurnalo (ekzemple, 20080710_ElPaís).
Pdf-igu la jpg-dokumentojn: Transformu la jpg-dokumentoj al pdf-formato pere de la pdf-igilo de “OpenOffice” aŭ simila programo (“Adobe”, ekzemple, se vi disponas ĝin). La origina jpg-o devas esti provizore konservata por solvi eventualajn misojn dum la proceso, almenaŭ en la unuaj momentoj, kiam ni ne tro certas pri la taŭgeco de la rezulto. Vidu sekvan punkton.
Sendu al ni per
Esta dirección electrónica esta protegida contra spam bots. Necesita activar JavaScript para visualizarla
: La pdf-dokumenton. La originaj jpg-ojn. (Ĉiu eltondaĵo provizos du sendotajn dokumentojn.) Se vi sendos pli ol unu artikolon, bv. sendi ilin per apartaj mesaĝoj por ne ŝtopi la poŝton.
Dankon pro via kunlaboro!
|
|
Última actualización el Sábado, 18 de Abril de 2009 19:52 |