FEDERACIÓN ESPAÑOLA DE ESPERANTO
HISPANA ESPERANTO-FEDERACIO


Rodríguez San Pedro 13-3-7,
mapa
ES-28015 Madrid Tel. +34 914 468 079
info@esperanto.es

Top Panel
FEE · HEF
Top Panel

Enketo

Kiom ofte vi uzas la retan eldonon de la vortaro de De Diego?
 

Si te gusta, compártelo...

Añadir a JBookmarks Añadir a Facebook Añadir a Digg Añadir a Del.icoi.us Añadir a Reddit Añadir a Spurl Information
Ekspozicioj Imprimir E-mail
Indice del artículo
Ekspozicioj
Descarga de documentos
Todas las páginas

 

Panel 1 Esperanto, lengua y cultura

ITINERA EKSPOZICIO:

Albergue Juvenil de Málaga / de la 2a ĝis la 5a de julio de 2009.

Centro Cultural Casa del Reloj (Arganzuela, Madrid) / de la 20a ĝis la 31a de oktobro 2009.

Casa de Guadalajara (Madrid) / de la 9a ĝis la 23a de decembro 2009.

Almagro (Ciudad Real) / de la 5a ĝis la 11a de aprilo 2010.

Santiago de Compostela (La Coruña) / de la 2a ĝis la 5a de julio 2010.

Centro Cultural de Villaverde (Madrid) / de la 1a ĝis la 31a de oktobro 2010.


Okaze de la 150-jara datreveno de la naskiĝo de D-ro Zamenhof, Hispana Esperanto-Federacio organizis itineran ekspozicion. Ĝi celas konigi nian lingvon, ĝian kulturan valoron kaj samtempe pruvi, ke la ideoj de Zamenhof plu havas sian lokon en la nuna mondo. De kiam la pola okulisto publikigis la unuan gramatikon de Esperanto en 1887, la internacia lingvo montriĝis taŭga ilo por la internacia komunikado.
La ekspozicio konsistas el 15  pendeblaj afiŝoj 100 x 70 cm grandaj. La diversajn aspektojn de la lingvo kaj la esperanto-movado estas bildigitaj per hispanlingvaj tekstoj kaj diversaj fotoj. Temas do pri enkonduko en nian kulturon, tiel ke vizitantoj povu poste pli vaste informiĝi.

Jen la skemo de la ekspozicio:

1. La internacia komunikado
2. Zamenhof, iniciatinto de Esperanto
3. Iom da historio
4. Esperanto en Hispanio
5. La lingvo Esperanto.
6. La esperanta literaturo
7. La hispana literaturo en Esperanton
8. Esperanto en la hispana literaturo
9. Kulturo kaj movado
10. Muziko kaj revuoj
11. Kino
12. La radio kaj la reto
13. Oftaj demandoj pri Esperanto
14. Ĉu vi sciis, ke...?
15. Por scii pli

Ĉi tie eblas vidi la aspekton de ĉiu panelo kaj deŝuti la kolekton (pdf).

La ekspozicio premieris en Malago koincide kun la 68a Hispana Esperanto-Kongreso. Ni rememorigas al asocioj, ke ili ĉiuj povas disponi tiujn panelojn
por organizi ekspoziciojn aŭ aliajn eventojn. HEF sendos senkoste al siaj kolektivaj membroj la panelojn kaj la organizanta asocio devos pagi la revenon de la paneloj aŭ eventuale la sendon al sekva asocio. Aliĝontaj grupoj kun intereso aranĝi la ekspozicion siaurbe bonvolu kontaki nin. Petojn oni priatentos lau strikta alvenordo.

 

Libraro

Esperanto, de la individua al la kolektiva kreado

Bibliografia ekspozicio

  • Komerca Centro Gran Vía de Hortaleza (Madrid) / de la 11a de februaro ĝis la 8a de marto 2008

  • Publika Biblioteko Fermín Caballero (Cuenca) / de la 20a ĝis la 30a de junio 2008

La elektitaj libroj montras kiel persona projekto, la individua kreaĵo de Zamenhof, iĝis tutmonda kultura movado danke al la kolektiva laboro de beletristoj kaj parolantoj de la lingvo. La ekspozicio celas esti samtempe distra kaj instrua, tial, krom la librojn kaj ties bibliografiajn referaĵojn, la vizitantoj trovas ankaŭ tekstetojn kun koncernaj informoj pri la lingvo kaj ĝia kulturo.

Ĉio organiziĝas laŭ tri aksoj:
La individua kreado: Zamenhof, iniciatinto de esperanto. Ĉi tie oni montras librojn kaj alispecan materialon pri Zamenhof kaj la originoj de la lingvo: biografioj, fotoj, la Fundamento de Esperanto, ktp.

La kolektiva kreado: literaturo, evoluilo de la lingvo. Ĉi branĉo reliefigas la gravecon de literaturo en la evoluo de esperanto ĝis plena maturiĝo, tial la montritaj libroj kovras panoramon de la unuaj tradukoj de Zamenhof ĝis la nunaj tendencoj kun aparta incido super niaj klasikuloj. Krome, ĉi tie havas lokon la literaturo tradukita -el la hispana kaj aliaj lingvoj-, la originala literaturo, la literaturo por infanoj kaj junuloj, la sciencfikciaj verkoj kaj la eseoj.

La kolektiva kreado: esperanto-parolantoj, forĝistoj de kulturo. Vera enradikiĝo de la lingvo ŝuldiĝas, tamen, al ties parolantoj, kaj tio montriĝas en la tria fako de la ekspozicio. Vizitantoj vidas ĉi tie ampleksan kolekton de revuoj kaj diskoj, kaj eldonitaĵoj de la plej gravaj esperanto-institucioj, cxefe de UEA, pri kies ĉijaraj centjariĝo kaj kandidatiĝo al Nobel Premio pri Paco ni ankaŭ informas. Fine, kelkaj kuriozaĵoj -esperanto en kino kaj libro en brajlo-, kaj areto de lernolibroj kaj vortaroj.

HEF metas la dokumentojn redaktitajn por ĉi ekspozicio je la dispono de ĉiuj aliaj grupoj kaj aktivuloj, kiuj interesiĝas pri la organizado de similaj ekspozicioj. Ili estas deŝuteblaj en pdf-formato. Je ilia dispono estas ankaŭ modelo de dokumento por prezenti ekspozician projekton al koncernaj autoritatoj. Ĉi lastan petu rekte de la biblioteka prizorganto: Esta dirección electrónica esta protegida contra spam bots. Necesita activar JavaScript para visualizarla

Ekzposiciajn fotojn trovu ĉi tie. Kaj televid-raporton pri ĝi kaj pri esperanto ĝenerale, ĉi tie.

 

Esperanto en literaturo kaj literaturo en esperanto

 

Bibliografia ekspozicio

  • Servicio Municipal de Archivo y Biblioteca (Alcalá de Henares) / de la 1a ĝis la 15a de julio de 2005

Ĉi ekspozicio konsistas el du partoj. Unue, eta kolekto de citaĵoj ĉerpitaj el beletro, ĉefe hispanlingva, menciantaj esperanton. Temas pri nekompleta kaj nesistema kompilo. Kvankam ĝi ekis duonlude, kiel interŝanĝo de kuriozaj hazardaj eltrovoj inter kelkaj kunlaborantoj, ĝi poiome kreskadis per aliaj kontribuoj.

Due, aro de elektitaj libroj pruntitaj el la Biblioteko Juan Régulo Pérez de Hispana Esperanto-Federacio, okaze de la Kongreso. Menciendas inter ili pluraj tradukoj el la verkaro de Cervantes, ja modestaj, tamen interesaj el historia vidpunkto. La plej fruaj eldonitaj en 1905. Konsiderante, ke esperanto aperis en 1887, oni konstatas kiel jam ekde la komenco, grandis la kultura intereso traduki en esperanton la ĉefajn atingojn de la internacia beletro. La unua provo traduki la verkon de Cervantes okazis antaŭ cent jaroj en similaj cirkonstancoj al la nunaj: festado de la 3ª Centariĝo de la unua eldono de “Donkiĥoto”. Tiam oni kunvokis internacian traduk-konkurson, kaj la tri premiitaj ĉapitroj, tradukitaj de Carlo Bourlet, Vicente Inglada y Geo C. Law, publikiĝis sub la titolo: “La sprita junkro Don Kiĥoto de Manĉujo”. Bedaŭrinde la libro ne plu disponeblas kaj ne troviĝas en ĉi ekspozicio.

Ja eblas vidi tamen postajn redonojn de la cervantesa verkaro, kaj ĉefe, la tradukon “La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha” far Fernando de Diego (verŝajne la plej elstara kaj produktiva tradukinto el la hispana en esperanton), eldonitan en 1977 de “Fundación Esperanto”.

Ankaŭ eblas vidi aliajn tradukitajn klasikaĵojn, originalan beletron, porinfanan literaturon, ĉiaspecajn eseojn kaj eĉ scienc-fikcion.

 

 

 

 

ESPERANTO: de la creación individual a la creación colectiva,
muestra bibliográfica


La creación individual: Zamenhof, iniciador del esperanto

Definición de esperanto según la RAE (pdf)
La creación individual: Zamenhof (pdf)
El esperanto en fechas (pdf)
Lista de títulos (pdf)

La creación colectiva : la literatura como vehículo de la evolución de la lengua

De las primeras traducciones de Zamenhof a la Escuela Ibérica:
La creación colectiva: la literatura (pdf)
El esperanto y la creación literaria (pdf)
Los clásicos (pdf)
Listas de títulos (pdf) (pdf)
Traducciones de nuestra literatura:
Lista de títulos (pdf)
Autorización Baroja (pdf)
Preguntas frecuentes I (pdf)
Traducciones de otras lenguas :
Lista de títulos (pdf)
Preguntas frecuentes II (pdf)
Literatura original:
Lista de títulos (pdf)
Preguntas frecuentes III (pdf)
Literatura infantil y juvenil, ciencia ficción:
Lista de títulos (pdf)
Ensayo y divulgación ciéntífica:
Lista de títulos (pdf)
Aspectos psicológicos del esperanto (pdf)

La creación colectiva: los hablantes de esperanto, forjadores de cultura

Revistas, instituciones, congresos…, lo que mantiene la cohesión de la actividad esperantista:
La creación colectiva (pdf)
Revistas (pdf)
La Asociación Mundial de Esperanto (pdf)
La FEE (pdf)
Otras instituciones (pdf)
Listas de títulos (pdf) (pdf)
Música en esperanto, selección de discos, casetes y CD.
La música en esperanto (pdf)
Estilos musicales (pdf)
Curiosidades:
El esperanto y el cine (pdf)
Incubus (pdf)
El coche de pedales (pdf)
La patro (pdf)
Diccionario en braille (pdf)
Manuales y diccionarios:
Manuales y divulgación (pdf)
Diccionarios (pdf)
Para saber más (pdf)

 








 

 



Última actualización el Jueves, 25 de Marzo de 2010 17:55