| Datreveno de UEA |
|
|
|
Dum la jaro 2008 ni festas la 100-jaran datrevenon de la fondado de Universala Esperanto-Asocio (UEA), nuntempe la plej reprezentan organizaĵon de la internacia esperantista movado. La ĉefa kunmemoro je tutmonda nivelo okazos en Roterdamo, sidejo de la organizo, kie dum tiu jaro disvolviĝos la Universala Kongreso de Esperanto. La hispana Esperanto-movado profitos la kunmemoron por daŭrigi la esplorojn pri la historio de la hispana kaj internacia esperantistaj movadoj. Ni planas la eldonon de libro prihistoria, pri kiu ni informos en oportuna momento. Legu artikolon pri la historio de UEA, verkitan speciale por tiu ĉi kunmemoro. |
| Última actualización el Lunes, 28 de Abril de 2008 18:41 |














