FEDERACIÓN ESPAÑOLA DE ESPERANTO
HISPANA ESPERANTO-FEDERACIO


Rodríguez San Pedro 13-3-7,
mapa
ES-28015 Madrid Tel. +34 914 468 079
info@esperanto.es

Top Panel
FEE · HEF
Top Panel
Lingvoj, trezoro de la homaro, ilo por dialogo
Las lenguas, tesoro de la humanidad, instrumento de diálogo 

Projekto por celebri la Internacia Jaro de la Lingvoj, la Eŭropa Jaro de la Interkultura Dialogo
kaj por kunmemori la 100-an datrevenon de la kreado de Universala Esperanto-Asocio

Cartel del año internacional de la lenguas

Si te gusta, compártelo...

Añadir a JBookmarks Añadir a Facebook Añadir a Digg Añadir a Del.icoi.us Añadir a Reddit Añadir a Spurl Information
Agadoj Imprimir E-mail
Dum tiu ĉi jaro 2008 la Federación Española de Esperanto organizos aŭ kunlaboros en la aktivaĵoj kiujn, okaze de la Internacia Jaro de la Lingvoj kaj Eŭropa Jaro de Interkultura Dialogo, organizos diversaj instancoj en la geografia sfero kiu nin koncernas, kaj samtempe konigos la historion de la Esperanto-movado, kies ekzemplo estas la laboro de Universala Esperanto-Asocio, kies centjariĝo ni kunmemoras en 2008.

En tiuj ĉi paĝoj ni informos pri niaj aktivadoj, kaj ankaŭ pri aliaj de frataj asocioj, aŭ de samcelaj grupoj kaj institucioj.

Venontaj aktivadoj

  • HEF nun pretigas reeldonon de la hispanlingva versio de la Manifesto de Prago de la movado favore al la internacia lingvo Esperanto, kaj de diversaj dokumentoj informaj pri Esperanto.
  • De la 11-a de februaro al la 8-a de marto: Bibliografia ekspozicio pri "Esperanto, de la individua al la kolektiva kreado", en Komerca Centro Gran Vía de Hortaleza, de Madrido.
  • De la vendredo 14-a ĝis la dimanĉo 16-a de marto, 4-a Iberia Renkontiĝo en Benicàssim, kunorganizata de Portugala Esperanto-Junularo, Hispana Esperantista Junulara Societo kaj Kataluna Esperanto-Junularo.
  • 17-a de aprilo, prelego de José Antonio del Barrio, direktoro de Fundación Esperanto, en "Casa de Guadalajara" de Madrido.
  • Inter la 3-a kaj 6-a de julio, Hispana Kongreso de Esperanto en la urbo de Cuenca (Kuenko)

 

Última actualización el Miércoles, 13 de Febrero de 2008 22:32