Federación Española de Esperanto

  • Home

Arta muzeo en Vitorio prezentas filmojn en Esperanto

La Muzeo pri Nuntempa Arto de la vaska ĉefurbo, Vitorio (hispane Vitoria, eŭske Gasteiz), Artium, organizis ciklon de filmoj rilataj kun la lingvo, la misteraj meĥanismoj de ĝis lernado, kaj ĝia kapablo kondiĉigi la komunikadon inter la personoj kaj la formadon de la socio. Ĝi prezentos dum tri semajnfinoj diversajn tre malsimilajn filmojn, el holivudaj produktoj ĝis sendependaj dokumentaĵoj, inklude de vaska filmo kaj muta prakinaĵo. Oni ligas tiun ciklon al la ekspozicio Of More than One Voice, de serba artisto, loĝanta en Roterdamo, Katarina Zdjelar, kiu pritraktas aspektojn de la komunikado kaj la lingvolernado.

En tiu festivalo, la dua semajnfino, la 9-an kaj 10-an de marto, estos dediĉita al la kino en Esperanto. Sabate oni projekcios la filmon de Sam Green, La universala lingvo (2011), portreto de Esperanto kaj ĝiaj parolantoj (tre aktiva komunumo, laŭ la programo de la festivalo mem), kiu samtempe estas kortuŝa kaj plena je espero kaj humuro. En la sama sesio, oni projekcios mallongan hispanan filmon de la jaro 1933, mutan, titolita Memmortigo (tiel en Esperanto!). Ĝia aŭtoro estas Delmiro de Caralt, unu el la lanĉintoj de la avangarda kinoarto en Katalunio. Dimanĉo estas rezervita al la filmo Gerda malaperis, reĝisorita en 2006 de Joe Bazilio. Temas pri adapto de krimromano de Claude Piron, tre utiligata por instruado de Esperanto, ĉar la lingvaĵo evoluas laŭlonge de la filmo, kreskigante la kompleksecon de la utiligata vortostoko.

La kompleta programo kaj aliaj detaloj estas konsulteblaj hispane, vaske kaj angle en la retejo de Artium.