Federación Española de Esperanto

Lingva angulo 8: Kio estas aglutina lingvo?

Ĉie kaj ĉiam ni legadas, ke esperanto estas perfekta modelo de aglutina lingvo. Sed kion do signifas "aglutina"? La respondo principe simplas: ĝi estas unu el la tri morfologiaj lingvo-tipoj. Ĉar ni parolas pri morfologio, t. e. pri la formo de la vortoj, pri la finaĵoj, pri la afiksoj- jen ŝajne ekstersezona rimarko, kiun vi tamen baldaŭ komprenos: la eksterordinare facila lernebleco de esperanto ne fontas el ties eŭrop-devena vorto-stoko, sed el ties morfologia kaj sintaksa strukturo. Esperanto naskiĝis el bela mikso de du el la tri morfologiaj lingvo-tipoj, ĉar nur tiel ĝi akiris liberan vort-ordon. Jen la tri tradiciaj tipoj (Wells, 1989: 27):

En lingvo izola, vortoj estas kvazaŭ blokoj nedivideblaj en morfemojn, nome, en radikojn, afiksojn kaj finaĵojn. Kvazaŭ ni dirus hispane *Niñ com manzan; *(La) com est muy sabros. Rimarku, ke la sama "vorto" *com jen rolas verbe (= come), jen substantive (= comida), depende nur de ties loko en la frazo. Izolaj lingvoj estas la ĉina, la vjetnama kaj la birma.

En lingvo aglutina okazas ĝuste male: vortoj havas travideblan strukturon, ĉar ili konsistas el segmenteblaj elementoj (t. e. morfemoj) kun propra kaj fiksa signifo. Ĉiu morfemo povas senfine kuniĝi kaj disiĝi kun aliaj morfemoj ene de la vortoj. Kvazaŭ ni dirus en la hispana *buen'idad (bondad), *sol'idad (soledad), *solid'idad (solidez), *ciert'idad (certeza), *bland'idad (blandura), *simpl'idad (simpleza, simplicidad), *viud'idad (viudez, viudedad) ktp. Ekzemple: la eŭska, svahila, hungara, finna, turka, korea kaj japana.

En lingvo fanda (= fleksia) la vortoj konsistas ankaŭ el morfemoj, sed sendependaj kaj ofte kunfanditaj, t. e. nesegmenteblaj je precizaj unuoj. Ni vidas, ke dorm + id + o = dormido, dum escrib + id + o *escribido, sed = escrito: ne eblas apartigi escrib- disde -id-. Ekzemple: la hispana, latina, helena, angla, germana kaj rusa.

Endas rimarkigi, ke la tri morfologiaj lingvo-tipoj ne estas reciproke ekskluzivaj. Izolado, aglutinado kaj fandado estas tendencoj ne absolutaj, sed gradaj. La hispana estas esence fanda lingvo, sed renkonteblas trajtoj izolaj (hacia, según, despacio, apenas) kaj aglutinaj (dí'me'lo).

Esperanto estas aglutina, ĉar ĉiam evidentiĝas la gramatika rolo de la vortoj, same kiel ties diversaj elementoj aŭ morfemoj. Ĝi tamen ne posedas aliajn trajtojn de la aglutinaj lingvoj, nome la mankon de relativaj pronomoj, la uzadon de postpozicioj aŭ la dependecon de la afiksoj, kiuj krome suferas alomorfigon (Pennacchietti, 1978: 6). En la aglutinaj lingvoj ekzistas alomorfoj, t. e. la sama morfemo povas alpreni diversajn formojn. Ekzemple, la morfemo -in de la turka lingvo montras genitivon, sed ĝi povas aperi sub diversaj formoj (-in, -nin, -ün, -nün, -un, -nun, ktp) pro la t. n. vokal-harmonio. En esperanto ne estas alomorfoj (Wells, 1989: 31).

Ĉi lasta trajto (afiksoj alomorfaj kaj vorto-dependaj en la aglutinaj lingvoj) videbliĝas tre klare en la sekva komparo (Piron, 1977: 7), kiu evidentigas la diferencojn inter la tri morfologiaj lingvo-tipoj:

hispana (fanda): simpl'e - simplic'idad

hungara (aglutina): egyszerü - egyszerü'ség

ĉina (izola): jiandan - jiandan'xing

(esperanta: simpl'a - simpl'ec'o)

hispana: just'o - just'icia

hungara: igazságos - igazságos'ság

ĉina: zhengyi - zhengyi'xing

(esperanta: just'a - just'ec'o)

1) Lingvo fanda/fleksia: variado okazas ĉiunivele.

--La radiko simpl- iĝas simplic- en la derivita vorto.

--Oni uzas la sufikson -idad en unu kazo (simplicidad), sed -icia en la alia (justicia).

2) Lingvo aglutina: nur la afiksoj varias.

--La radikaloj egyszerü kaj igazságos ne ŝanĝiĝas.

--La sufikso estas la sama, sed ĝi prezentiĝas sub du formoj (alomorfoj): -ség kaj -ság. Cetere, la sufiksoj estas vorto-dependaj kaj ĉiam aperas ligitaj al radikalo.

3) Lingvo izola: neniu variado okazas.

--La radikaloj jiandan kaj zhengyi ne ŝanĝiĝas.

--La ŝajna sufikso -xing estas uzata ambaŭkaze kaj senŝanĝe. Fakte xing estas plene sendependa vorto. La rezulto jiandanxing ne konsistas el vorto + afikso, sed el vorto + vorto.

Esperanto strukture funkcias kiel la ĉina, ĉar la afiksoj (prefiksoj kaj sufiksoj) ne varias kaj rolas fakte kiel plenaj vortoj. Laŭ Piron (1977: 20-22), ĉi trajto i. a. konfirmas, ke esperanto estas esence lingvo izola: tial la vort-kunmetado baze samas en esperanto kaj en la ĉina.

Tamen, inter esperanto kaj la izolaj lingvoj ekzistas ankaŭ fundamenta malsamo: en la izolaj lingvoj la indiko de la gramatika funkcio neniam estas deviga, en esperanto -kaj en la aglutinaj lingvoj- ĉiam.

La unika strukturo de esperanto naskiĝas el la kombino de du principoj: sendependeco kaj nevariado de la vort-elementoj (ĉefa trajto de la izolaj lingvoj), kaj senpera analizo de la gramatikaj funkcioj (tipa trajto de la aglutinaj lingvoj). Ŝajnas kvazaŭ esperanto heredus nur la bonon el ambaŭ lingvo-tipoj:

La sendependeco de la vort-elementoj sekvigas, ke ĉiu el ili uzeblas memstare. Kp. esperante: frat'ec'o = hermandad, ĉar frat(-o) = hermano, ec(-o) = cualidad kaj (-)o = cosa; lo que es; lo que existe; hispane: hermandad, en kiu herman(-o) estas leksika unuo, sed (-)dad estas neekzistanta vorto.

La nevariado de la vort-elementoj signifas, ke ĉiu nova radiko havas nur unu formon. Kp. esperante: pluv'i, pluv'o, pluv'as; hispane: llov'er, lluv'ia, lluev'e.

La senpera analizo de la gramatikaj funkcioj implicas, ke oni rekonas la gramatikan rolon de ĉiu vorto tuj post ties prononcado. Ree oportunas la ekzemplo pluv'i = llover, ĉar (-)i = "infinitivo"; pluv'o = lluvia, ĉar (-)o = "substantivo"; pluv'as = llueve, ĉar (-)as = "prezenco".

Jen do la tri trajtoj de esperanto, kiuj permesas la parolanton laŭplaĉe kunigi kaj disigi la lingvo-elementojn por "fabriki" novajn vortojn tute senĝene kaj nature. Jen kial esperanto pli flekseblas ol ĉiuj ceteraj lingvoj.

Bibliografio:

  • F. A. Pennacchietti, "La internacieco de Esperanto kaj la karaktero de la hind-eŭropaj elementoj en ĝi", en: Horizonto, Zaragozo, 1978, p. 5-9.
  • C. Piron, Esperanto: ĉu eŭropa aŭ azia lingvo?, Roterdamo, Universala Esperanto-Asocio, 1977.
  • A. Valén, El esperanto: lengua y cultura, presota.
  • J. Wells, Lingvistikaj aspektoj de Esperanto (1978), Roterdamo, Universala Esperanto-Asocio, 1989 (2a eld.).

Reveni al la indekso de la lingvaj anguloj