Federación Española de Esperanto

Lingva angulo 7: La personaj pronomoj

Ankaŭ en ĉi Lingva Angulo mi volas priparoli frapan konstru-trajton de esperanto, kaj mi devas nepre reinsisti, ke: 1) mia takso ja subjektivas; 2) temas pri nura detalo, ĉar fundamentaj mankoj maltaŭgigus esperanton kiel helplingvon por internacia komunikado; 3) la ĝisnuna disvolviĝo de nia lingvo allasas modifadon aŭ eliminadon nur tra la vojo de la natura evoluo.

La dua frapa konstru-trajto de esperanto estas la neparaleleco de la personaj pronomoj:

mi : yo

vi : tú, usted

li : él

ŝi : ella

ĝi : ello (objektoj kaj bestoj)

ĝi : ella (objektoj kaj bestoj)

ni : nosotros,-as

vi : vosotros,-as, ustedes

ili : ellos

ili : ellas

ili : ellos (objektoj kaj bestoj)

ili : ellas (objektoj kaj bestoj)

La sistemo de l' personaj pronomoj en esperanto proponas tri eblojn por la tria persono de l' singularo (li, ŝi, ĝi), sed nur unu por la tria persono de l' pluralo (ili), sendube influite de la hindeŭropaj lingvoj. Ĉu ne pli kohere tri personoj por la singularo kaj tri por la pluralo (aŭ unu persono por la singularo kaj unu por la pluralo)? Kurioze tamen, neparaleleco ne ĝenas en la praktiko, ĉar la diversaj neologismoj lanĉitaj por plivastigi la trian personon en la pluralo simple ne enradikiĝis.

La uzo de nura vi por la hispanaj tú, usted, vosotros, vosotras, ustedes samtempe bonas kaj malbonas. Ĝi bonas, ĉar ĝi ŝparas la ĝenan distingon tú/usted, kies uzado tre varias de idiomo al idiomo kaj vere maloportunas en esperanto, lingvo kun parolantoj tre divers-originaj geografie, lingve kaj kulture. Ĝi malbonas, ĉar ĝi ebligas distingon inter singularo kaj pluralo nur helpe de la kunteksto. Paradokse, esperanto naskiĝis kun la formo ci (= ), teorie tre taŭga, praktike tute morta, ĉar neniu uzas ĝin. Kial? Ne gravas kial: la pronomo ci ĝenas kiam ĝi aperas (nur en tre malmultaj beletraĵoj) simple ĉar ĝi estas neuzata, fremda, artefarita. Ĉu eblus pli bona kialo?