Federación Española de Esperanto

Lingva angulo 5: Pri landnomoj kaj ĥinoj

Ĉio homa estas nature neperfekta, kaj kompreneble ankaŭ nia komuna lingvo havas certajn mankojn. Mi volas priparoli frapan konstru-trajton de esperanto, kvankam eble temas nur pri malgrava detalo, sed mi unue avertu: 1) mia takso ja subjektivas; 2) temas pri nura detalo, ĉar fundamentaj mankoj maltaŭgigus esperanton kiel helplingvon

Estas du manieroj nomi landojn en esperanto: jen oni eltiras la nomon de lando el ties popolanoj (hispan'o = español; Hispan'i'oHispan'uj'o = España); jen oni eltiras la nomon de la popolanoj el ties lando (Kanad'o = Canadá; kanad'an'o = canadiense). En la unua kategorio rangas la "malnovaj" popoloj (Eŭropo, parto de Azio kaj Egiptujo(1)), kaj en la dua kategorio sidas la "novaj" popoloj, naskiĝintaj post la kreado de ŝtato (Ameriko, Afriko, Oceanio kaj parto de Azio). Jen divido ne nur arbitra kaj maljusta, sed ankaŭ paradoksa. Ekzemple, Ĉinio kaj Japanujo apartenas al la unua kategorio (ĉin'o = chino - Ĉin'i'o, Ĉin'uj'o = China; japan'o = japonés - Japan'i'o, Japan'uj'o = Japón), sed Koreio -lando evidente "malnova"- apartenas al la dua (oficiale: Kore'o = Corea - kore'an'o = coreano).

Fakte, la koreaj esperantistoj neniam ŝatis tian "diskriminacion" kaj do diradas kore'o = coreano - Kore'i'o, Kore'uj'o = Corea. La plej konata korea revuo en esperanto nomiĝas ĝuste kaj juste La espero el Koreio (= La esperanza de[sde] Corea). Kurioze, ankaŭ en la hispana ekzistas tiaj duoblaĵoj, ekzemple Estonia - estonioestoniano, Ucrania - ucranioucraniano k.a.

Ni jam vidis, ke du afiksoj taŭgas por nomi la "malnovajn" landojn: -uj- (klasike: Hispan'uj'o) kaj -i- (neologisme: Hispan'i'o), ambaŭ surbaze de la popol-nomo (hispan'o = español). La i-formo regas en la parola lingvo, sed en la skriba lingvo legeblas duone i-formoj, duone uj-formoj.

En la vorto Ĉin'i'o (= China) kuniĝas du fenomenoj: la unuan ni jam klarigis (la neologisman i-formon por nomi landojn), kaj la dua estas la forta evolu-tendenco ĥ > k (variaĵo: ĥ > ĉ) . Tia emo manifestiĝis jam en la komencaj vivo-jaroj de esperanto, kaj en 1921 la Lingva Komitato -patro de la nuna Akademio de Esperanto- aprobis la anstataŭigon de ĥ per k en kelkaj kuntekstoj. Nuntempe oni emas apliki la anstataŭigon al ĉiuj kuntekstoj, nome arĥetipo > arketipo (= arquetipo), arĥivo > arkivo (= archivo), ĥameleono > kameleono (= camaleón) , ĥemio > kemio (= química), teĥniko > tekniko (= técnica) ktp. La vorto ĉin'o (chino) specialas, ĉar ĝi naskiĝis el ĥin'o . Oni atendus evoluon al kin'o, sed ĉi formo ne eblas (kin'o = cine). La dua eblo (ĥ > ĉ) rezultigis la vorton ĉin'o. Tial en Ĉin'i'o (= China), el la malnova formo Ĥin'uj'o, kuniĝas la du evolu-fenomenojn -uj- > -i- kaj ĥ > k (variaĵo: ĥ > ĉ).

Fakte, nur la formon Ĉin'i'o/Ĉin'uj'o ĉiuj uzas en nia lingvo. La plej disvastigata ĉina revuo en esperanto titoliĝas El Popola Ĉinio (= Desde China Popular).

La vorto ĥor'o (= coro) pruvas la fortan evolu-tendencon ĥ > k: la "normala" evoluo ne eblis, ĉar kor'o = corazón; la duan eblon, *ĉor'o, proponis Zamenhof mem, sed ĝi tute ne enradikiĝis; tria iom stranga eblo ĥ > h same ne eblis, ĉar hor'o = hora. Kio do restis? Nur la rekreo de la vorto ĥor'o surbaze de la latina nominativo CHORUS > korus'o : nur evitado de la fonemo ĥ pravigis la ĉirkaŭvojon.

1 La lasta oficiala aldono de la Akademio proponas -inter aliaj arbitraĵoj- la formojn Egipto-egiptanoj anstataŭ la tradiciaj Egiptio, Egiptujo-egiptoj. Tiujn formojn mi rigardas André-Albault-ismoj, laŭ la nomo de la akademia prezidinto.